Islanda Esperantisto - 15.12.1931, Blaðsíða 1

Islanda Esperantisto - 15.12.1931, Blaðsíða 1
Táf Eldonita je la menioro dc nia majstro: L. L. ZAMENHOF, en lia 72a naski§tago, la 15an de decembro 1931. ISLANDA ESPERANTISTO L. L. ZAMENHOF ESTAS vasta kutimo dedici certajn tagojn al memoro de mortintaj eminentuloj. Tiam oni festenas solene kun paroladqj kaj vivu- krioj, inauguras statuojn kaj monumentojn, kantas mesojn kaj procesias cerimonie kun flirtantaj standardoj — cion honore al la mortinto. La esperantistaro ankau dedicas certan tagon al memoro de la kreinto de esperanto, doktoro L. L. Zamenhof. Ili elektis la 15an de de- cembro, la tagon en kiu naskigis tiu ci prak- tika idealisto. Tiu tago ricevis specialan nomon : Libra tago. ói estas destinita por disvastigo de la literaturo, kio estas unu el la plej gravaj faktoroj al generala aprobo de esperanto kiel internacia helplingvo. La islandaj esperantistoj ankaú volas honori inemoron de la majstro en lia naskigtago. Sed ni volas nek diboci, nek brui. Ni volas fari ion, kio estas laú lia spirito. Kaj ni eldonas gazeton. Ni intencas montri al la islanda pu- bliko vivipovon kaj kapablojn de esperanto. Ni deziras, ke la faktoj mem pruvu kiom forta la esperanto-movado jam estas en nia insulo. Multaj eble opinias, ke apero de la jena foliajo havas nenian gravecon. Sed ili eraras. Gi signifas grandan pason antaúen por la esperanto- movado en nia lando. Neniam antaúe la islandaj esperantistoj eldonis gazeton. ]en estas nova atesto pri niaj ciam kreskantaj fortoj, atesto, kiun la ekstera publiko ne povas ignori. Aperis nova batalilo por niaj ideoj, nova pioniro sub la verdostela standardo. Ni jam ekhavis propran organon. Flanke al pu- blikigo de la unua lernolibro kaj fondo de la unua societo, eldono de la unua gazeto estas la plej grava okazo en la gisnuna historio de la esperanto-movado en Islando. Estas do nenia miro, ke kiel aperdaton de nia unua gazeto ni elektis nepre la 15an de decembro, la memortagon de nia majstro. Ni ne povis elpensi pli bonan manieron honori lin. Li mem estis ciam tre laborema. Kiel kuracisto li havis multajn klientojn — kvankam multaj el ili estis tiel nericaj, ke li ricevis nur malgrandan pagon, — kaj devis fordoni al ili multe da tempo, sed tamen li kreis tiel grandan kulturfaktoron kiel esperanton kaj batalis por gi gis lasta spiro. - Nur rekte, kurage kaj neflanki§ante' estas kvazaú lia devizo. Per sia vivo li montris al ni, kiamaniere ni povos atingi la celon, kiun li por ni fiksis: Sur neútrala lingva fundamento komprenante unu la alian, la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. Vere alta celo kaj inalíacila la vojo tien. Sed laú zamenhofa recepto gi estas tamen atingebla: L' espero, 1’ obstino kaj la pacienco — jen estas la signoj, per kies potenco ni paso post paso, post longa laboro, atingos la celon en gloro. Ni ciuj lernu de nia majstro kaj montru nian lernitajon per niaj agoj. LANDS6QKASAFN JVs 12S671 ~ í'3J-AMDS

x

Islanda Esperantisto

Beinir tenglar

Ef þú vilt tengja á þennan titil, vinsamlegast notaðu þessa tengla:

Tengja á þennan titil: Islanda Esperantisto
https://timarit.is/publication/1023

Tengja á þetta tölublað:

Tengja á þessa síðu:

Tengja á þessa grein:

Vinsamlegast ekki tengja beint á myndir eða PDF skjöl á Tímarit.is þar sem slíkar slóðir geta breyst án fyrirvara. Notið slóðirnar hér fyrir ofan til að tengja á vefinn.