Islanda Esperantisto - 15.12.1931, Page 1
Táf
Eldonita je la menioro dc nia
majstro: L. L. ZAMENHOF, en
lia 72a naski§tago, la 15an de
decembro 1931.
ISLANDA
ESPERANTISTO
L. L. ZAMENHOF
ESTAS vasta kutimo dedici certajn tagojn
al memoro de mortintaj eminentuloj. Tiam
oni festenas solene kun paroladqj kaj vivu-
krioj, inauguras statuojn kaj monumentojn,
kantas mesojn kaj procesias cerimonie kun
flirtantaj standardoj — cion honore al la
mortinto.
La esperantistaro ankau dedicas certan tagon
al memoro de la kreinto de esperanto, doktoro
L. L. Zamenhof. Ili elektis la 15an de de-
cembro, la tagon en kiu naskigis tiu ci prak-
tika idealisto. Tiu tago ricevis specialan nomon :
Libra tago. ói estas destinita por disvastigo
de la literaturo, kio estas unu el la plej gravaj
faktoroj al generala aprobo de esperanto kiel
internacia helplingvo.
La islandaj esperantistoj ankaú volas honori
inemoron de la majstro en lia naskigtago. Sed
ni volas nek diboci, nek brui. Ni volas fari
ion, kio estas laú lia spirito. Kaj ni eldonas
gazeton. Ni intencas montri al la islanda pu-
bliko vivipovon kaj kapablojn de esperanto.
Ni deziras, ke la faktoj mem pruvu kiom forta
la esperanto-movado jam estas en nia insulo.
Multaj eble opinias, ke apero de la jena
foliajo havas nenian gravecon. Sed ili eraras. Gi signifas grandan pason antaúen por la esperanto-
movado en nia lando. Neniam antaúe la islandaj esperantistoj eldonis gazeton. ]en estas nova atesto
pri niaj ciam kreskantaj fortoj, atesto, kiun la ekstera publiko ne povas ignori. Aperis nova batalilo por
niaj ideoj, nova pioniro sub la verdostela standardo. Ni jam ekhavis propran organon. Flanke al pu-
blikigo de la unua lernolibro kaj fondo de la unua societo, eldono de la unua gazeto estas la plej grava
okazo en la gisnuna historio de la esperanto-movado en Islando.
Estas do nenia miro, ke kiel aperdaton de nia unua gazeto ni elektis nepre la 15an de decembro,
la memortagon de nia majstro. Ni ne povis elpensi pli bonan manieron honori lin. Li mem estis ciam
tre laborema. Kiel kuracisto li havis multajn klientojn — kvankam multaj el ili estis tiel nericaj, ke li
ricevis nur malgrandan pagon, — kaj devis fordoni al ili multe da tempo, sed tamen li kreis tiel grandan
kulturfaktoron kiel esperanton kaj batalis por gi gis lasta spiro. - Nur rekte, kurage kaj neflanki§ante'
estas kvazaú lia devizo. Per sia vivo li montris al ni, kiamaniere ni povos atingi la celon, kiun li por ni fiksis:
Sur neútrala lingva fundamento
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Vere alta celo kaj inalíacila la vojo tien. Sed laú zamenhofa recepto gi estas tamen atingebla:
L' espero, 1’ obstino kaj la pacienco —
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paso post paso, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Ni ciuj lernu de nia majstro kaj montru nian lernitajon per niaj agoj.
LANDS6QKASAFN
JVs 12S671
~ í'3J-AMDS