Islanda Esperantisto - 15.12.1931, Blaðsíða 5
ISLANDA ESPERANTISTO
5
LA ESTRARO DE EEDERACIO DE ISLANDAJ ESPERANTISTOJ
ornamas la supran parton dc tiu ci pago. En la mezo estas la plej dignoplena, la prezidanto mem de la fe-
deracio, Porsteinn Porsteinsson, cefo de la Statistika oficejo de Islando. De kiam li lernis esperanton, li ciam
estas fidele laborinta por tiu idealo sia. Dum sia studado ce la universitato, li vizitis la internacian kongreson
cn Cambridge en la jaro 1907, kie li trovis la majstron, kajkrom diversaj artikoloj pri la lingvopor islandaj
gazetoj li verkis la unuan esperanto-lernolibron en islanda lingvo. Li tiel estas la unua pioniro de la movado
en Islando, kaj tial li farigis prezidanto de la unua grupo de islandaj esperantistoj, la Esperanto-Societo en
Reykjavik, kiun oficon li tenis, gis kiam li levigis en sian nunan, pli altan rangon de federacia prezidanto.
— Maldekstre de li la leganto vidas la filozofian vizagon de umi el liaj kunestroj, la fama verkisto Þórbergur
Þórðarson, kiu kiel esperantisto tute fordonis sin al la afero, en kiu li nun vivas, movigas kaj estas. Li skribis
tre propagandajn artikolojn pri esperanto, vizitis internaciajn kongresojn, kaj nun ligvidas tre sukcese esper-
anto-kursojn laú la Ce-metodo, en kiu liperfektigis sin en kurso en Arnhem lastan someron. — En la dekstra
anguto aperas la alia kunestro, Ólafur Þ. Kristjánsson, instruisto ce la popollernejo en Hafnarfjörður kaj
prezidanto de la tiea esperanto-societo, „Kvarfolia Trifoliou. De kiam li de la lernolibro de Þorsteinn Þorsteins-
son inter la kamparanaj laborhoroj en sia naskiga hejmo cn Onundarfjörður lernis esperanton, li estas eble
la plej fervora antaubatalanto por la helplingva afero tie ci. Dum listudis ett seminario, li instruis esperanton
en Reykjavík kaj preparis la fondigon de la esperanto-societo tie. Li ankau skribis multe pri esperanto en la
gazetojn kajpri internaciaj kongresoj, kiujtt li vizitis. Lastjare li verkis tre legindan libron, „Islattdo, lando,
vt'vo, literaturou, en esperanto. Hallbjörn Halldórsson.
SIG. KRISTÓFER PÉTURSSON
9/7 1882 - >9/8 1925
Sig. Kristófer Pétursson estis lau mia opinio
la unua Islandano, kiu faris versojn en esperanto.
Lia vivo estis tre rimarkinda. Kvankam li jam kiel
infano estis kaptata de nekuracebla malsano,
tamen sukcesis al li per sia forta energio kaj di-
ligenteco kaj sia brila inteligenteco akiri al si
grandan instruitecon kaj farigi rimarkinda verkisto.
En sia 14. jaro li malsanigis je tuberkuloza lepro,
kaj de sia 16. jaro gis sia morto li vivis en la
azilo de lepruloj ce Reykjavík. Sed Ia grado de
lia malsano ne estis tre alta, kaj tial pro iia arda
deziro al klerigo la aziio farigis vera studejo por
li, kie lia instruanto plejparte estis li mem.
En la printempo 1907 li konatigis je esperanto
kaj lernis gin per memstudo lau dana lernolibro,
car la antauan vintron li estis lerninta la danan
lingvon. Li tuj entuziasmigis por esperanto kaj
lernante gin mem li ankau instruis gin al du knaboj,
kiuj estis pacientoj en la azilo. En letero al mi
en aprilo 1908 li skribas, ke esperanto estas tiu
lingvo, kiu lin plej multe interasas, kaj ke gi helpas
al li lerni anglan lingvon, je kio li tiam estis
okupata. Li baldaú komencis verki versojn en es-
peranto. Tri poemoj tradukitaj de li el islanda
lingvo estas publikigitaj en mia lernolibro de es-
peranto por Islandanoj (1909). Sed mi ankaú po-
sedas kelkjan nepublikitajn versajojn de li de tiu
tempo, nome tradukon de islanda lulkanteto
(Bí, bí og blaka), tradukon de dana poemo kaj
du originalajn poemojn (La patrujo kaj Versoj
de I’ printempo). Li skribis, ke li faris ilin por
amuzo kaj por sin ekzerci en la lingvo.
En la jaro 1909 li konatigis je la teosofio, kiu
forte impresis lin kaj de tiu tempo okupis la cefan
lokon en jlia studoj, dum esperanto farigis flanka
afero. Li tradukis en islandan lingvon multajn
teosofiajn librojn, kaj pri gi ankaú temis la plej
multaj el liaj originalaj verkoj, sed ankaú lia
patrolingvo, en kiu li verkis multajn belajn po-
emojn, estis objekto de lia studo, kaj pri gi temis
lia cefverko (La ritmo de la islanda lingvo), kiu
eliris en la lasta jaro, kiam li vivis. Li tamen
restis fidela al esperanto, kredante je gia fina
venko. Li ec instruis gin al kelkaj el siaj sam-
pacientoj en la azilo, faris esperantajn kursojn en
la teosofia societo en Reykjavík kaj skribis serion
da artikoloj pri esperanto en la gazeto Lögrétta
en la jaro 1919. Tial la islandaj esperantistoj havas
kaúzon honori lian memoron.
Þorsteinn Þorsteinsson.