Islanda Esperantisto - 15.12.1931, Blaðsíða 8

Islanda Esperantisto - 15.12.1931, Blaðsíða 8
ISLANDA ESl’ERANTISTO LA VOJO Tra densa mallumo briletas la eelo, al kiu kurage ni iras. Simile al stelo en nokta cielo, al ni la direkton gj diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, nek batoj de V sorto, nek mokoj de V homoj, car klara kaj vekta kaj tre difinita §i estas, la voj’ elektita. Nur rektc, kurage kaj ne flankigante ni iru la vojon celitan! Ec guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. L’ espero, 1’ obstino kaj la pacienco — jen estas la signoj, per kies polenco ni paso post paso, post longa laboro, atingos la celon en gloro. Ni semas kaj semas, neniam lacigas, pri V tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdigas, mil semoj perdigas, — ni scrnas kaj semas konstante, „Ho, cesu!u mokante la homoj admonas. — „Ne cesu, ne cesu!u en kor’ al ni sonas: „Obstine antaúen! La nepoj vin benos, se vi pacience e1tenosu. Se longa sekeco au ventoj subitaj velkantajn foliojn desiras, ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, ni forton pli fresan akiras. Ne mortos jam nia bravega anaro, §in jam ne timigos la vento, nek staro, obstine gi pasas, provita, hardita, al cel’ unu fojon signita! Nur rekte, kurage kaj ne flankigante ni iru la vojon celitan! Ec guto malgranda, konstante frapante, traboros la monton granitan. L’ espero, V obstino kaj la pacienco, — jen estas la signoj, per kies potenco ni paso post paso, post longa laboro, atingos la celon en gloro. L. L. Zamenhof. ISLANDO, lando, vivo, literaturo. La unua esperanto-libro verkita pri Islando. La unua esperanto-libro presita en Islando. Ciu amanto de saniga vivo enlaekstera naturo , devas legi la gazeton „UT1“ Eldonanto: la skolta societo Væringjar. Redaktoro kaj ekspedisto: Jón 0. Jónsson, Baldursgata 30. Esperanto-libroi estas mendeblaj ce FEDERACIO DE ISLANDAJ ESPERANTISTO) Postlíesto 7, Hafnarfjörður. BONA MEBLARO pliigas la plezuron de la hejmo! MEBLARVENDEJO DE ERLINGUR JÓNSSON Bankastræti 14 Baldursgata 30 Eldonantoj: Kelkaj amikoj de esperanto. Respondeca redaktoro: Jón H. Guðmundsson. Prezo 3,00 kr. Havebla ce Kvarfolia Trifolio, Hafnarfjöröur. Ríkisprentsmiöjan Gutenberg. (La stata presejo Gutenberg.)

x

Islanda Esperantisto

Beinir tenglar

Ef þú vilt tengja á þennan titil, vinsamlegast notaðu þessa tengla:

Tengja á þennan titil: Islanda Esperantisto
https://timarit.is/publication/1023

Tengja á þetta tölublað:

Tengja á þessa síðu:

Tengja á þessa grein:

Vinsamlegast ekki tengja beint á myndir eða PDF skjöl á Tímarit.is þar sem slíkar slóðir geta breyst án fyrirvara. Notið slóðirnar hér fyrir ofan til að tengja á vefinn.