Islanda Esperantisto - 15.12.1931, Blaðsíða 6
6
ISLANDA ESPERANTISTO
LULKANTETO
Islancla popolkanteto.
Tradukis Sig. Kristófcr Pétursson.
Lulu kaj lulu,
cignoj kantetas;
mi sajnigas dormi,
secl mi nur dormetas.
VERSOJ DE L PR/NTEMPO
De Sig. Kristófcr Pctursson
La feino de l’ printempo
nun ornamas la clekliuon;
cie floroj rekreskadas;
cie oni vidas viuon.
Cie sonas lct kantaclo
cle V birdetoj eri l’ aero;
ili kcintas en konsento
pri la gojo cle sotnero.
Ho, mi sentas koran gojon,
kiam sonas birclkantetoj
kaj sur kampo kaj herbejo
bonocloras la floretoj.
La printempon mi amegas
kun kcintado de bircletoj
kaj brilricaj, longaj tagoj,
helaj noktoj, la floretoj.
(La portreto: Sig. Kristófer Pétursson.)
MALJUNA ESPERANTISTINO
Okazis en la somero 1901, ke lernanto el la
reykjavika gimnazio veturis al distrikto, kiu estas
en la suda parto de la Iando, malproksime de la
cefurbo. Lia nomo estis Jón Magnússon. Li lernis
esperanton kun sia Iernejkamarado Þorsteinn Þor-
steinsson, la nuna prezidanto de F. I. E. — Sed
tiam estis neniu esperanto-lernolibro skribita en
la islanda lingvo.
]ón Magnússon gastis en la farmdomo Her-
dísarvík. Tie en la cirkaúajo estis multe da lafo,
longa vojo al plej proksima farmdomo kaj nebona
komunikado.
Kiam jón parolis pri la nova helplingvo esper-
anto, diris la mastrino, kies nomo estas Olöf
Sveinsdóttir, ke si dezirus lerni gin. Si estis tiam
45-jara. Li skribis por si gramatikregulojn kaj etan
vortaron. Kaj li donis al si la pregon Patro nia
en esperanto.
La gasto forveturis, kaj la virino restis sola kun
siaj gramatikreguloj kaj la eta vortaro, kaj ne
havis iun instruanton. Tamen si legis kaj lernis.
En la jaro 1902 si farigis abonantino de la revuo
Lingvo Internacia. Si klopodis legi gin. Estis mal-
facile. Tie estis multaj vortoj, kiujn si ne kom-
prenis. Sed iom post iom si pli bone komprenis
la lingvon. Si ricevis kartojn de kelkaj homoj en
diversaj landoj kaj respondis al ciu. Tio estis bona
ekzerco por si.
En la jaro 1909 aperis la unua esperanto-lernolibro
en islanda lingvo. Ólöf ekhavis gin kaj lernis la
tutan libron sen ia helpo. Post tiam si tre bone
komprenas la lingvon.
Nun tiu ci esperantistino estas 75-jara kaj logas,
de 1927, en Reykjavík. Si ciam estas fidela al es-
peranto kaj diras, ke gi donas al si multe da
plezuro.
Si estas membrode Universala Esperanto-Asocio.
Ólöf estas unu el tiuj inteligentaj kamparaninoj,
kiuj estas vere admirindaj. J. H. (7.