Islanda Esperantisto

Árgangur
Tölublað

Islanda Esperantisto - 15.12.1931, Blaðsíða 2

Islanda Esperantisto - 15.12.1931, Blaðsíða 2
2 ÍSLANDA LSPERANTISTO LA DIAKONO EN MYRKÁ (Malnova popolrakonto islanda.) ]e antauaj tagoj estis iu diakono en Myrká en Eyjafjörður. Ne estas menciata lia nomo. Li am- rilatis kun virino, kiu nomigis Guðrún. Lau diro de iuj si havis hejmon en Bægisá trans la rivero Hörgá, kaj si estis servistino de la pastro tie. La diakono posedis cevalon grizkolharan, sur kiu li rajdis ciam. Tiun cevalon li nomis Faxi. Foje tiel okazis iom antau kristnasko, ke la diakono iris al Bægisá por inviti Guðrún al krist- naska festeno en Myrká kaj promesis sin venigi je definita tempo kaj akompani sin al la festeno en la antaúvespero kristnaska. En la tagoj antaú ol la diakono iris por inviti Guðrún okazis granda nego kaj glacikovroj. Sed la saman tagon, kiam li rajdis al Ðægisá, venis forta pluvo kaj degeiado, kaj en la paso de la posttag- mezo la rivero farigis netransirebla pro glaciflosumo kaj akvosvelado, dum la diakono restis en Bægisá. Kiam li iris de tie, li ne atentis tion, kio jam aliigis dum la tago, kaj supozis, ke la rivero estas subglacia kiel antaúe. Li sukcesis transiri la riveron Yxnadalsá per glacia ponto. Sed kiam li alvenis al Hörgá, gi jam disrompis la glacion. Li tial rajdis laúlonge de gi, gis li venis kontraú Saurbær, la plej proksima farmejo malsupre de Myrká. Tie estis glaciponto super la rivero. La diakono rajdis sur la ponton, sed kiam li atingis gian mezon, gi krevis malsupren, kaj li falis en la riveron. En la sekvanta mateno, kiam la farmisto en Þúfnavellir levigis el la lito, li vidas cevalon sel- itan malsupre de 1’ kampo, kaj li kredis tie koni la cevalon de 1' diakono en Myrká. Li ektimas pro tio, car li vidis preteriron de 1’ diakono en la an- taúa tago, sed ne rimarkis, ke li iris returnen, kaj tial baldaú suspektis, kio okazis. Li tial iras mal- supren for de la kampo. Estis ja, kiel al li sajnis, ke tie estis Faxi, tute malseka kaj malbone stata. Li poste iras malsupren al la rivero, malsupren en Ia landpinton, nomatan Þúfnavallarnes. Tie li trovas la diakonon senanintan sur la ekstremo de la landpinto. La farmisto tuj iras al Myrká kaj sciigas pri la okazajo. Kiam la diakono trovigis, li estis tre difektita per glacitavolo je la posta parto de la kapo. Poste li estis portata hejmen al Myrká kaj enterigita en la semajno antaú la kristnasko. De kiam la diakono iris de Bægisá gis la an- taúkristnaska tago, neniu sciigo pri ci tiu okazajo kuris inter Myrká kaj Bægisá pro degelado kaj akvosvelo. Sed en la antaúkristnaska tago vetero estis pli kvieta kaj la rivero malsvelis dum la nokto, Pro tio Guðrún pensis goje al la kristnaska fes- teno en Myrká. En la posttagmezo si komencis vesti sin, sed kiam si estis preskaú preta, si aúdis, ke oni frapis. Alia virino, kiu estis ce Guðrún, iris al la pordo, sed neniun vidis ekstere, kaj an- kaú nek estis hele nek mallume, car la luno nagis en nuboj kaj jen aperis, jen kovrigis. Kiam ci tiu fraúlino reenvenis kaj diris, ke si nenion vidis, Guðrún respondis: Por mi la serco estas farita, kaj mi nepre eliros.< Tiam si estis prete vestita, escepte, ke al si restis surmeti la mantelon. Si ekprenas la mantelon kaj surtiras la unu manikon, sed jetas la alian manikon antaúen trans la sultron kaj tenis gin tiel. Kiam si elvenis, si vidis Faxi starantan antaú la pordo kaj ce li viron, kiun si supozis esti la diakono. Ne estas menciate, ke ili intersangis vortojn. Li prenis Guðrún kaj levis sin sur la cevalon kaj poste eksidas mem antaú sin. Nun ili tiel rajdas kelkan tempon, ke ili ne interparolis. Fine ili venis al Hörgá, kaj estis laú gi altaj glacirandoj, sed kiam la cevalo jetigis de sur la glacirando mal- supren, levigis la capelo de 1’ diakono malantaúe, kaj tiam Guðrún ekvidas la kranion nuda. En la sama momento la nubo forpeligis de antaú la luno. Tiam diris li: La lun’ glitadas; la mort’ rajdadas. Cu vi ne vidas blankan makulon en nuko mia, Garún, Garún? - * Si ektimis kaj silentis. Sed aliaj rakontas, ke Guðrún levis lian capelon malantaúe kaj ekvidis la blankan kranion kaj laú onidiro tiam parolis: Vidas mi tion, kio estas. Ne oni rakontas pri iliaj interparoloj pliaj nek la vojago, gis ili venis al Myrká. Tie ili deiris de la cevalo antaú la animpordo.1 2 Tiam li diras al Guðrun: Atendu ci tie, Garún, Garún, dum mi kondukas Faxi, Faxi, eksteren de 1’ baril’, bariloj. Dirinte tion, li forkondukis la cevalon, sed si hazarde ekrigardis en la tombejon. Tie si vidis tombon malfermitan kaj timis tre multe, sed tamen kaptas tiun rimedon, ke si ekprenas la snuron de 1’ sonorilo. Samtempe si estas kaptata de mal- antaúe, kaj tiam estis por si felico, ke si ne trovis tempon surtiri la duan manikon de 1’ mantelo, car tiel forte estis ekkaptite, ke la mantelo dis- sirigis je la sultra kunkudro de tiu maniko, kiun si surtiris. Sed tion si laste vidis pri faro de 1’ dia- kono, ke li saltis malsupren kun la sirajo de la mantelo, kiun li tenis, malsupren en la tombon malfermitan, kaj kunbalaigis la tero de ambaú flankoj super lin. Sed tio estas por rakonti pri Guðrún, ke si sonorigis seninterrompe, gis la domanoj en Myrká elvenis kaj forhelpis sin, car pro cio tio si estis tiom timigita, ke si nenien kuragis iri nek cesigi la sonorigadon, car si kredis scii, ke si jen luktis kun la diakono reaperinta, kvankam al si ne venis iu sciigo pri lia morto. 1 Fantomoj ne povas esprimi nomon de Dio nek ion, kio entenas Dio-nomon. Tial la diakono diras Garún anstataú Guðrún, car Guðrún signifas > runo de Dio«. 2 Animpordo signifas pordon de la tombejo, tra kiu la kadavroj estas portataj al la tomboj.

x

Islanda Esperantisto

Beinir tenglar

Ef þú vilt tengja á þennan titil, vinsamlegast notaðu þessa tengla:

Tengja á þennan titil: Islanda Esperantisto
https://timarit.is/publication/1023

Tengja á þetta tölublað: 1. tölublað (15.12.1931)
https://timarit.is/issue/366991

Tengja á þessa síðu:

Tengja á þessa grein:

Vinsamlegast ekki tengja beint á myndir eða PDF skjöl á Tímarit.is þar sem slíkar slóðir geta breyst án fyrirvara. Notið slóðirnar hér fyrir ofan til að tengja á vefinn.

1. tölublað (15.12.1931)

Aðgerðir: