Islanda Esperantisto - 15.12.1931, Blaðsíða 4
4
ISLANDA ESPERANTISTO
FEDERACIO DE ISLANDAJ
ESPERANTISTOJ
]am dum du-tri jardekoj ekzistis izolaj esper-
antistoj en diversaj lokoj de la lando. Ili havis
inter si nenian ligilon kaj neniel kunagis. Kelk-
foje aperis artikolo pri esperanto en iu gazeto aú
revuo, sed organizita laboro tute mankis. Tamen
tiuj ci semoj kelkloke trovis bonan teron kaj poste
portis rican frukton.
Fine en oktobro 1927 aperis en la reykjavikaj
jurnaloj modesta anonco, kiu vekis nek bruon nek
vastan intereson, sed tamen havis gravajn sekvojn.
Gi enhavis peton al ciuj esperantistoj en Reykja-
vik, ke ili kunvenu en difinitaj loko kaj tempo por
pridiskuti fondon de esperanto-societo. Kaj ili
venis, 13 viroj kaj virinoj de diversaj agoj kaj
profesioj. Tio okazis la 28an de oktobro, sed nur
la 25an de novembro estis definitive fondata la
Esperanto-Societo en Reykjavík (E S. R.) kun
17 membroj. La unua estraro estis Þorsteinn
Þorsteinsson, direktoro de la stata statistikejo,
Stefán Jónsson el Staðarhraun, ekspastro, kaj
ólafur Þ. Kristjánsson, seminaria lernanto.
Dum kvar jaroj la societo peniris al sia duobla
celo: ekzerci la membrojn en uzado de esperanto
kaj disvastigi gin inter la ekstera publiko. Ne estas
ankoraú tempo jugi pri gia laboro. Oni tamen
povas diri, ke gi sukcesis veki gis certa grado
la intereson de la publiko por esperanto, inter
alie per ekspozicio de libroj kaj gazetoj (aútune
1929). Gi ankaú fondis esperantan bibliotekon, kiu
nun estas aparta fako en La popola biblioteko
(Alþýðubókasafnið) en Reykjavík. Por multaj el
siaj membroj gi krome havis grandan signifon,
donante al ili instigon kaj energion al la laboro
por esperanto en diversaj sferoj de la vivo. Ek-
zemple la libreto -Islando, lando, vivo, literaturo<,
estas frukto de gia ekzisto, kvankam giaj verkado
kaj eldono estas privata entrepreno. — Nuna
estraro de E. S. R. estas: Þórbergur Þórðarson,
verkisto, Jón H. Guðmundsson, kompostisto, kaj
Guðbjörg Kristinsdóttir, ekspedistino.
Longe restis E. S. R. la unusola esperanto-
societo en la tuta Jando. La dua ekstaris en
Hafnarfjörður la 3an de aprilo 1930. Gia unua
estraro estis: Ólafur Þ. Kristjánsson, instruisto,
Helga Thordersen, komizino, kaj Jón Pálsson,
bindisto. La grupo ricevis la nomon Kvarfolia
Trifolio, kaj iu reykjavika esperantisto donis al gi
gian devizon: Fresaj folioj estas la plej bonaj.
Kvankam K. T. estas tre malgranda (9 membroj),
gi havas tre viglan vivon internan.
La tria esperanto-societo estis fondata en Isa-
fjörður la lan de oktobro 1930, post kurso de
Þórbergur Þórðarson. Gi nombras 26 membrojn,
kaj laboris cefe kiel supera kurso. La estraro de
La esperanto-societo en ísafjörður estas: Ólafur
Guðmundsson, direktoro, Ólafur Magnússon, libro-
tenisto, kaj Torfi Bjarnason, kuracisto.
Sed la esperantistoj sentis bezonon koncentrigi
siajn fortojn. Tial skribis Kvarfolia Trifolio al la
aliaj esperanto-societoj kaj 23 individuaj esper-
antistoj, proponante fondon de tutlanda federacio.
La societoj tuj respondis jese, kaj sekve la Fede-
racio de islandaj esperantistoj (F. I. E.) estis
fondata la 26an de februaro 1931. Ok individuaj
esperantistoj aligis: Ari Leó Björnsson, fotografisto,
Akureyri, Björn P. Blöndal, postestro, Hvamms-
tangi, Guðm. Ingi Kristjánsson, farmisto, Kirkju-
ból, Onundarfjörður, ]akob Árnason, Sjúkrahúsið,
Akureyri, Jakob Jónsson, pastro, Neskaupstaður,
Kristinn Ólatsson, urbestro, Neskaupstaður, Sverrir
Thoroddsen, oficisto, Akureyri, kaj Þorsteinn Magn-
ússon, servisto, Eiðum. Oni rajtas esperi, kebaldaú
ekkresku grupoj kaj societoj cirkaú ci tiuj izoluloj.
Unu el ili, ]akob Árnason, jam gvidas kurson.
Estraro de la federacio estis elektata: Þorsteinn
Þorsteinsson, direktoro, Þórbergur Þórðarson,
verkisto, kaj Ólafur Þ. Kristjánsson, instruisto.
F. I. E. estas ankoraú tre juna. Gi apenaú
komencis sian Iaboron, kiu laústatute estas konigi
kaj propagandi esperanton. Tamen gi faris pre-
parojn al eldono de esperanto-slosilo Iaú la ceíeca
metodo, kio estis komencita de E. S. R. Ankaú
gi intertraktis kun la Radia Konsilan-
taro pri perradia instruado de esper-
anto, kiu bedaúrinde estas neebla ci-
vintre.
Tia estas la stato de la esperanto-
movado en nia lando. Cie estaskom-
enco, nura komenco. — Sed eble la
komenco estas la plej malfacila. AI-
menaú gi kostas multe da laboro.
Grava kaj granda estas la paso
de tuta manko de ia organizajo gis
tutlanda federacio — kvankam mal-
granda. Tiun pason ni esperantistoj
faris en nur kvar jaroj. Kaj F. I. E.
jam montris, kiun vojon gi iros: la
vojon, kiu kondukas al la venko de
esperanto. Ól. Þ. Kr.
(La bildo: Gefondintof de K. T.)
A
<