Islanda Esperantisto - 15.12.1931, Blaðsíða 3
ISLANDA ESPERANTISTO
3
t
STEFÁN JÓNSSON
La I. de novembro mortis unu el la plej merit-
plenaj islandaj esperantistoj, ekspastro Sfefán
Jónsson.
Antau preskau 20 jaroj, kiani oni povis kalkuli
la islandajn esperantistojn sur la fingroj, mi ricevis
iam de iu Hringur Hansson en Hagi ce Staöar-
hraun leteron esperante skribitan kun enfermita
fraduko de islanda poemo. La lingvo de la letero
kaj la traduko estis tute korekta kaj mi miris pri
la lingva lerteco de la nekonata skribinto, kies
nornon mi neniam estis audinta. Mi certe sciis,
ke ne ekzistis iu Islandano de tiu ci nomo ricev-
inta superan instruadon kaj ne trovigis en la cir-
kaúajo de Staðarhraun iu farmbieno nomata Hagi.
Cio tio vekis mian intereson por la mistera skrib-
into kaj mi komencis korespondi kun li. Post
kelka tempo la pseúdonimulo senvualigis, kaj
evidentigis, ke li estis identa al la pastro de
Staðarhraun Stefán Jónsson, kiu ankaú estis post-
kolektisto en sia distrikto kaj tiel facile povis ek-
spedi la leterojn al Ia mistera persono. Li estis
lerninta esperanton en la antaúa jaro, 1911, kaj
jam en la sama jaro li komencis traduki islandajn
poemojn en esperanton. Tio ne estis malfacila
tasko por li, car li havis lingvistan talenton kaj
sciis bone kelkajn fremdajn lingvojn, precipe Ia
Iatinan, kaj ankaú li lerte tradukis versojn en is-
landan lingvon, kvankam lia granda modesteco
malhelpis, ke li publike prezentu sin kiel poeton.
Plia atesto pri lia modesteco kiel ankaú pri lia
humoreco estas la supra rakonto pri lia anonima
apero en la Esperantujo.
Pastro Stefán Jónsson naskigis la 21. novembron
1860 kaj tiel mortis apenaú 71 jara. Dum 41 jaro
)i vivis senbrue kiel pastro en kampara paroho,
tute sin dedicante al la felico de siaj parohanoj
kaj en siaj liberaj horoj ricigante sian animon per
daúra studado. Antaú 5 jaroj li eksigis el sia ofico
kaj translogigis al Reykjavík. Li estis unu el la
fondintoj de la Esperanto-Societo en Reykjavík
kaj membro de gia unua estraro.
Unu el la poemoj tradukitaj de li aperis en
La Revuo en marto 1914 (8. jaro, no. 7). Estis
Islando de Jón Thoroddsen (O, foguv er vor fóst-
uvjörð: Ho, vi patrujo carmas nin). Sed li ankau
tradukis la satatan funebran psalmon de nia granda
psalniisto Hallgrímur Pétursson (1614—74), Allt
eiits og blömstvið eina (Ho, kiel vegetajo), kaj
iom el lia Pasiona Psalmaro, kelkajn poemojn de
Bjarni Thorarensen, Jónas Hallgrímsson kaj eble
aliaj. Jen la unua strofo de Islando de Bjarni
Thorarensen en lia traduko:
Pralando de glaci’,
patrujo kara, vi
montbelulin*,
dum zonos teron mar’
dum enamigos par*,
sun’ brilos laú montar’:
ni amos vin.
Þovsteinn Þovsteinsson.
Ankaú si certigis, ke tiel estis, kiam si ekparolis
kun la logantoj de Myrká, kiuj rakontis al si la
tutan historion pri morto de 1’ diakono kaj si
kontraúe al ili pri sia travivajo.
En ci tiu sama nokto, kiam oni enlitigis kaj la
lumo estis estingita, venis la diakono kaj atakis
Guðrún, kaj tio atingis tian gradon, ke la dom-
anoj devis levigi, kaj neniu povis dormi tiun nokton.
En duona monato post tio si neniam povis resti
sola, kaj oni devis garde maldormi ce si dum ciu
nokto. Iuj diras, ke la pastro devis sidi apud si
sur la litrando kaj legi en la Psalmaro.
Nun oni venigis sorciston de okcidente el
Skagafjörður. Kiam li venis, li igis elfosi grandan
stonon supre de la kampo kaj ruligis gin al la
posta fino de 1’ halo. En la vespero, kiam kre-
puskigis, venas la diakono kaj volas eniri la domon,
sed la sorcisto perfortis lin suden post la halfinon
kaj tie metas lin enteren per forta sorcado. Poste
li superruligis la stonon, kaj tie la diakono laú-
dire ripozas ankoraú hodiaú.
Post ci tio cesis ciu fantomado en Myrká, kaj
Guðrún ekresanigis. Iom poste si iris hejmen al
Bægisá, sed estas onidiro, ke si neniam poste
fnrigis la sama kiel antaúe.
Tradukis Þórbevgitr Þórðarson.