Voco de Islando - 01.04.1949, Síða 5
D-ro A. Mildiuurf:
La postulo de la nuntempo.
Nie pola samideano d-ro A. Mildwurf vizitis Islandon en la pasinta jaro. Li verkis jenan
artikolon por Voĉo de Islando.
Pasis jam pli ol tri jaroj depost finiĝo de la kruela kaj
terura mondmilito. Post preskaŭ sesjara milito, plena de
plej teruraj okazintaĵoj, estas la tasko de la nuntempo
konstrui pontojn. Pontojn, kiuj kondukas de homo al
homo, de popolo al popolo. Sed, kiel devus la pontoj esti
konstruotaj, se la homoj ne povas interkompreniĝi, se
mankas ankoraŭ la sento de komuneco?
Cu povas interkompreniĝi angloj kaj rusoj, se la angloj
ne parolas ruse kaj la rusoj ne parolas angle? Por kio
utilas al ili ilia kono, iliaj alproksimiĝprovoj, se mankas
al ili la unueca lingvo? Se ni volas konstrui pontojn — kaj
ni devas konstrui ilin —, ni devas antaŭ ĉio forigi la bar-
ojn. Kiuj estas la baroj? La multaj lingvoj, kiuj estas
starigitaj kiel muroj inter popolo kaj popolo. Sed la baroj
povas esti forigotaj nur per unu: Per mondhelplingvo kaj
dua lingvo por ĉiuj, kiu ne volas forpuŝi iun ajn el la
popolaj lingvoj, per Esperanto.
Kial koncernas nin Esperanto? oni demandas ŝultrosku-
ante. Sed ĉu fakte Esperanto neniun devas koncerni? ĉu
verema, kultura homo devas demandi, kiel koncernas min
la fiziko, la pacproblemo, la kulturaj klopodoj krei novajn
vivkondiĉojn post la mifito? Kaj tamen oni demandas:
Kiel koncernas nin Esperanto? Ĉu Esperanto ne aspiras
nur ion grandan kaj valoran por nia kulturo? Cu ne ek-
konis jam la gvidantaj viroj la neceson de Esperanto? Kaj
tamen diris ankoraŭ multaj: Esperanto estas malviva
lingvo, nenia organismo, sed la nacia lingvo estas vivanta
organismo.
La koncepto „organismo“ estas de ĉiuj tiuj, kiuj vidas
en la lingvo organismon, false klarigata. Unu el la plej
miopaj kaj obstinaj kontraŭuloj de Esperanto, la konata
lingvisto Fritz Mauthner, ja mem konfesis: „Oni misuzas la
bildon, ke la lingvo estas organismo, ĉar se tiu vorto ĝen-
erale devus havi sencon, tiel devas ja ĉio, kio volas esti
organismo, esti unu aĵo, kiu per ŝi mem, kvazaŭ sola, povas
vivi.“
Se do ]a lingvo estas nenia organismo, nenia unuaĵo, kiu
povas vivi per si mem, kial oni ne povas krei artan lingvon,
konscie de unuopa homo? Homo ne povas krei la vivantan
ĉevalon, sed la aŭtomobilo, kiu plenumas la taskojn de
la ĉevalo, estas la verko de homa inventemo. Ĉu oni ne
uzu aŭtomobilon, ĉar ĝi estis „arte inventita" de la
homo? Homo ne povas krei sunlumon, sed la elektra lumo
estas homo verko. ĉu oni lasu la elektran lumon, ĉar ĝi ne
estas „natura“?
Natura, arta; — frazoj, nenio alia — nur frazoj!
Ne estas grave, ĉu natura aŭ arta, sed ĉu estas bona,
utila kaj taŭga. Aŭtomobilo estas utila kaj taŭga, do ĝi
estas bona. Esperanto pruvis sian utilecon, ĝi volas esti
interkompreniĝilo, kaj ĝi estas tia. Ciu propagandvespero
montras la vivopovon de Esperanto. Tie, kie du esper-
antistoj interkompreniĝas en la lingvo Esperanto, estas
solvita la problemo de la mondhelplingvo.
Ciuj teorioj pri Esperanto estus senutilaj, se neniu Es-
peranto ekzistus. Sed Esperanto estas kaj vivas. Oni ne
nur parolas pri Esperanto, sed oni ankaŭ parolas en ĝi.
Kaj tamen oni ankoraŭ ne ĉie trovas la komprenon por
Esperanto. Ankoraŭ oni diras maldekstre: Esperanto estas
utopio! Ankoraŭ oni diras dekstre: Ĉu oni povas enkond-
uki Esperanton en la popollernejojn? Kaj dekstre kaj
maldekstre homoj parolas pri Esperanto, kiuj neniam
okupiĝis pri ĝi serioze kaj ĝisfunde. Kiel vi prijuĝus hom-
on, kiu sen kono de liemio volus paroli pri ĝi?
Sed oni parolas kaj mortjuĝas pri Esperanto, sen kono
de ĝi. Kaj tio ŝajnas fariĝi modo inter la kontraŭuloj de
Esperanto. Sed malgraŭ diversaj mortjuĝoj pri nia lingvo,
transformas nun la vizaĝon de 1’ mondo nova Tri-unuo
de 1’ moderna tekniko: RADIO, KINO, ESPERANTO.
Ĝi parolas al la vido kaj al la aŭdo, donas flugilojn al la
fantazio kaj promesas la spiritan unuiĝon al la disŝirita
homa gento. Ne do mirinde, ke ĝi, hieraŭ ankoraŭ utopio,
alprenas hodiaŭ formon kaj koloron, por fariĝi jam en la
plej proksima tempo vivanta, bonfara kaj memkom-
prenebla efektiveco. La lasta venkinto en la batalo pri
la publika agnosko kaj enkonduko estas, malgraŭ sia pli
ol sesdekjara ekzisto, la tria en tiu ĉi ligo: ESPERANTO,
LA LINGVO INTERNACIA, ĉar ĝi el ĉiuj tri la plej
animplena kaj plej savkapabla, devis precipe en la lasta
tempo plej multe batali, suferi kaj toleri. Ĝi promesis
rompi la multmiljaran malbonon de 1’ Babela turo kaj
doni al la homaro la nemezureblan feliĉon de pentekosta
miraklo. — ĉu do estas mirinde, ke la juna signo „Esper-
anto“ tiel longe devis partopreni la sorton de tiu fama
Andersena „Malbela anasido“ kaj ke eĉ hodiaŭ nacie
ekzaltitaj aŭ science gestantaj viranseroj el la granda homa
kokinejo kuraĝas iafoje akrigi sur ĝi siajn, ne ĉiam purajn,
bekojn?
Tiu maldolĉa kaj akra juĝo estas pravigita per la
ĝisnuna historio de Esperanto. Ĝi montras al ni, kian
sugestan forton, kian paralizan influon posedas la antaŭ-
VOĈO DE ISLANDO
3