Voco de Islando - 01.04.1949, Síða 5

Voco de Islando - 01.04.1949, Síða 5
D-ro A. Mildiuurf: La postulo de la nuntempo. Nie pola samideano d-ro A. Mildwurf vizitis Islandon en la pasinta jaro. Li verkis jenan artikolon por Voĉo de Islando. Pasis jam pli ol tri jaroj depost finiĝo de la kruela kaj terura mondmilito. Post preskaŭ sesjara milito, plena de plej teruraj okazintaĵoj, estas la tasko de la nuntempo konstrui pontojn. Pontojn, kiuj kondukas de homo al homo, de popolo al popolo. Sed, kiel devus la pontoj esti konstruotaj, se la homoj ne povas interkompreniĝi, se mankas ankoraŭ la sento de komuneco? Cu povas interkompreniĝi angloj kaj rusoj, se la angloj ne parolas ruse kaj la rusoj ne parolas angle? Por kio utilas al ili ilia kono, iliaj alproksimiĝprovoj, se mankas al ili la unueca lingvo? Se ni volas konstrui pontojn — kaj ni devas konstrui ilin —, ni devas antaŭ ĉio forigi la bar- ojn. Kiuj estas la baroj? La multaj lingvoj, kiuj estas starigitaj kiel muroj inter popolo kaj popolo. Sed la baroj povas esti forigotaj nur per unu: Per mondhelplingvo kaj dua lingvo por ĉiuj, kiu ne volas forpuŝi iun ajn el la popolaj lingvoj, per Esperanto. Kial koncernas nin Esperanto? oni demandas ŝultrosku- ante. Sed ĉu fakte Esperanto neniun devas koncerni? ĉu verema, kultura homo devas demandi, kiel koncernas min la fiziko, la pacproblemo, la kulturaj klopodoj krei novajn vivkondiĉojn post la mifito? Kaj tamen oni demandas: Kiel koncernas nin Esperanto? Ĉu Esperanto ne aspiras nur ion grandan kaj valoran por nia kulturo? Cu ne ek- konis jam la gvidantaj viroj la neceson de Esperanto? Kaj tamen diris ankoraŭ multaj: Esperanto estas malviva lingvo, nenia organismo, sed la nacia lingvo estas vivanta organismo. La koncepto „organismo“ estas de ĉiuj tiuj, kiuj vidas en la lingvo organismon, false klarigata. Unu el la plej miopaj kaj obstinaj kontraŭuloj de Esperanto, la konata lingvisto Fritz Mauthner, ja mem konfesis: „Oni misuzas la bildon, ke la lingvo estas organismo, ĉar se tiu vorto ĝen- erale devus havi sencon, tiel devas ja ĉio, kio volas esti organismo, esti unu aĵo, kiu per ŝi mem, kvazaŭ sola, povas vivi.“ Se do ]a lingvo estas nenia organismo, nenia unuaĵo, kiu povas vivi per si mem, kial oni ne povas krei artan lingvon, konscie de unuopa homo? Homo ne povas krei la vivantan ĉevalon, sed la aŭtomobilo, kiu plenumas la taskojn de la ĉevalo, estas la verko de homa inventemo. Ĉu oni ne uzu aŭtomobilon, ĉar ĝi estis „arte inventita" de la homo? Homo ne povas krei sunlumon, sed la elektra lumo estas homo verko. ĉu oni lasu la elektran lumon, ĉar ĝi ne estas „natura“? Natura, arta; — frazoj, nenio alia — nur frazoj! Ne estas grave, ĉu natura aŭ arta, sed ĉu estas bona, utila kaj taŭga. Aŭtomobilo estas utila kaj taŭga, do ĝi estas bona. Esperanto pruvis sian utilecon, ĝi volas esti interkompreniĝilo, kaj ĝi estas tia. Ciu propagandvespero montras la vivopovon de Esperanto. Tie, kie du esper- antistoj interkompreniĝas en la lingvo Esperanto, estas solvita la problemo de la mondhelplingvo. Ciuj teorioj pri Esperanto estus senutilaj, se neniu Es- peranto ekzistus. Sed Esperanto estas kaj vivas. Oni ne nur parolas pri Esperanto, sed oni ankaŭ parolas en ĝi. Kaj tamen oni ankoraŭ ne ĉie trovas la komprenon por Esperanto. Ankoraŭ oni diras maldekstre: Esperanto estas utopio! Ankoraŭ oni diras dekstre: Ĉu oni povas enkond- uki Esperanton en la popollernejojn? Kaj dekstre kaj maldekstre homoj parolas pri Esperanto, kiuj neniam okupiĝis pri ĝi serioze kaj ĝisfunde. Kiel vi prijuĝus hom- on, kiu sen kono de liemio volus paroli pri ĝi? Sed oni parolas kaj mortjuĝas pri Esperanto, sen kono de ĝi. Kaj tio ŝajnas fariĝi modo inter la kontraŭuloj de Esperanto. Sed malgraŭ diversaj mortjuĝoj pri nia lingvo, transformas nun la vizaĝon de 1’ mondo nova Tri-unuo de 1’ moderna tekniko: RADIO, KINO, ESPERANTO. Ĝi parolas al la vido kaj al la aŭdo, donas flugilojn al la fantazio kaj promesas la spiritan unuiĝon al la disŝirita homa gento. Ne do mirinde, ke ĝi, hieraŭ ankoraŭ utopio, alprenas hodiaŭ formon kaj koloron, por fariĝi jam en la plej proksima tempo vivanta, bonfara kaj memkom- prenebla efektiveco. La lasta venkinto en la batalo pri la publika agnosko kaj enkonduko estas, malgraŭ sia pli ol sesdekjara ekzisto, la tria en tiu ĉi ligo: ESPERANTO, LA LINGVO INTERNACIA, ĉar ĝi el ĉiuj tri la plej animplena kaj plej savkapabla, devis precipe en la lasta tempo plej multe batali, suferi kaj toleri. Ĝi promesis rompi la multmiljaran malbonon de 1’ Babela turo kaj doni al la homaro la nemezureblan feliĉon de pentekosta miraklo. — ĉu do estas mirinde, ke la juna signo „Esper- anto“ tiel longe devis partopreni la sorton de tiu fama Andersena „Malbela anasido“ kaj ke eĉ hodiaŭ nacie ekzaltitaj aŭ science gestantaj viranseroj el la granda homa kokinejo kuraĝas iafoje akrigi sur ĝi siajn, ne ĉiam purajn, bekojn? Tiu maldolĉa kaj akra juĝo estas pravigita per la ĝisnuna historio de Esperanto. Ĝi montras al ni, kian sugestan forton, kian paralizan influon posedas la antaŭ- VOĈO DE ISLANDO 3

x

Voco de Islando

Beinleiðis leinki

Hvis du vil linke til denne avis/magasin, skal du bruge disse links:

Link til denne avis/magasin: Voco de Islando
https://timarit.is/publication/2043

Link til dette eksemplar:

Link til denne side:

Link til denne artikel:

Venligst ikke link direkte til billeder eller PDfs på Timarit.is, da sådanne webadresser kan ændres uden advarsel. Brug venligst de angivne webadresser for at linke til sitet.