Voco de Islando - 01.04.1949, Síða 7

Voco de Islando - 01.04.1949, Síða 7
4 La malgranda insulo en la ekstrema maro. En betula arbaro ĉe Hallormsstadur en Orienta Islando. (Kliŝon pruntis la direktoro por arbar- kulturo en Islando, Hakon Bjarnason). Ingimar Oskarsson: I. La floraro. Floki nomiĝis norvego; li velveturis al Islando en naŭa jarcento kaj enloĝiĝis ĉe la rnaro en la suda parto de Vest- firdir, kaj tie li vivis dum tri jarduonoj. lufoje, irinte al la supro de alta monto, li ekvidis iun fjordon (golfon), plenan da glacio. Laŭ tio ii donis nomon al la insulo kaj nomis ĝin Islando (tio signifas: glacilando). Tiu ĉi nomo de la malgranda insulo en la ekstrema maro estas kaŭzinta, ke multaj liomoj inter malproksimaj popoloj konsideras Islandon kiel senkulturan landon, en kiu neniu homo civilizita kapablas restadi, sed tiu ĉi opinio estas ŝanĝiĝanta iom post iom. La nuraj nomoj ofte estas krein- taj la plej ridindajn aŭ seriozajn absurdecojn. Atinginte verajn informojn pri la islanda kreskaĵaro, ĝia beleco kaj riĉeco, oni rigardados la nordan insulon per novaj okulvitroj malfalsaj. La imagaj morenoj kreiĝas al ravaj, verdaj deklivoj, parte kovrataj per bonodora arbetaro betula aŭ nigraj aŭ bluberaj vakcinioj; kaj la valoj ŝanĝi- ĝas el sovaĝa paŝtejo al ondiĝanta kulturkampo kaj kolorriĉaj herbejoj, kie sendependaj bienuloj kulturitaj vivadas en ĝojo kaj feliĉo. En la tempo de koloniigo, Is- lando multloke estis kovrata de betularbaroj, sed la tiamaj enloĝantoj ne sufiĉe sciis taksi la valoron de kreskaĵo tia, kaj ili forhakis la arbojn aŭ senpripense detruis ilin ali- maniere. Tamen ankoraŭ troviĝas kelkloke plaĉaj arbaroj betulaj, kaj krome konsiderindaj arbetaroj en la diversaj lokoj. Plie oni ne devas forgesi, ke la insulanoj jam antaŭ dekoj da jaroj komencis arbarkulturon, ne nur betulan, sed ankaŭ koniferan. La insulo jam estas esplorita de diversaj botanikistoj, eniandaj kiel alilandaj, kaj laŭ tiuj esploroj proksimume 4—500 specoj sovaĝaj, filikoj kaj fanerogamoj, estas troveblaj en la tuta lando.Tiuj ĉi specoj grandparte estas prahistoriaj enmigrantoj; la ceteraj, aŭ iliaj semoj, pleje estas aŭ okaze importitaj inter furaĝo dum la tempo de koloniigo aŭ alimaniere venintaj al la lando en la lasta kaj pasanta jarcentoj. Plejmulto de la specaro insula ankaŭ estas trovebla en Skandinavujo. Multe da ĉi tiuj sovaĝaj plantoj estas tre belaj; ili ornamas deklivojn, herbejojn kaj krutajn montojn per ĉarmaj koloroj diversaj. Aliaj estas tre valoraj por Ja bru- taro. Plejparte la kreskaĵoj ekfloras en junio ĝis julimezo, kiam la vetero estas favora. Tamen 3 specoj jam en aprilo etendas siajn petalojn: ia arkta violkolora saksifrago, vetrarbldm (vintrofloro); unu etkreska, blankflora Drabo- speco, vorperla (perlo de printempo), kaj la tripetala, ruĝfiora Empetro, krcekilyng, kies nigraj fruktoj estas manĝeblaj. Kompreneble la insulo estas malriĉa de dolĉaj fruktoj sovaĝaj. La plej bongustaj estas la fragoj, t. e. la beroj de la fragujo, kiu ankaŭ ofte estas en kulturo en urbaj florĝardenoj. Aliflanke estas tiu ĉi manko anstataŭata per la okulfrapaj kaj afablaj floroj, kiuj per siaj bonodoro aŭ ravo allogas al si naturamikojn kiujn ajn. Iam sidinte meze de la plaĉaj floroj sur islandaj dekli- voj sunvarmaj, oni ne plu sentas la malvarmon, kaŝatan en la vorto: Islando. ♦ VOĈO DE ISLANDO 5

x

Voco de Islando

Beinleiðis leinki

Hvis du vil linke til denne avis/magasin, skal du bruge disse links:

Link til denne avis/magasin: Voco de Islando
https://timarit.is/publication/2043

Link til dette eksemplar:

Link til denne side:

Link til denne artikel:

Venligst ikke link direkte til billeder eller PDfs på Timarit.is, da sådanne webadresser kan ændres uden advarsel. Brug venligst de angivne webadresser for at linke til sitet.