Voco de Islando - 01.04.1949, Blaðsíða 7
4
La malgranda insulo
en la ekstrema maro.
En betula arbaro
ĉe Hallormsstadur
en Orienta Islando.
(Kliŝon pruntis la direktoro por arbar-
kulturo en Islando, Hakon Bjarnason).
Ingimar Oskarsson:
I. La floraro.
Floki nomiĝis norvego; li velveturis al Islando en naŭa
jarcento kaj enloĝiĝis ĉe la rnaro en la suda parto de Vest-
firdir, kaj tie li vivis dum tri jarduonoj. lufoje, irinte al
la supro de alta monto, li ekvidis iun fjordon (golfon),
plenan da glacio. Laŭ tio ii donis nomon al la insulo
kaj nomis ĝin Islando (tio signifas: glacilando). Tiu ĉi
nomo de la malgranda insulo en la ekstrema maro estas
kaŭzinta, ke multaj liomoj inter malproksimaj popoloj
konsideras Islandon kiel senkulturan landon, en kiu neniu
homo civilizita kapablas restadi, sed tiu ĉi opinio estas
ŝanĝiĝanta iom post iom. La nuraj nomoj ofte estas krein-
taj la plej ridindajn aŭ seriozajn absurdecojn. Atinginte
verajn informojn pri la islanda kreskaĵaro, ĝia beleco
kaj riĉeco, oni rigardados la nordan insulon per novaj
okulvitroj malfalsaj. La imagaj morenoj kreiĝas al ravaj,
verdaj deklivoj, parte kovrataj per bonodora arbetaro
betula aŭ nigraj aŭ bluberaj vakcinioj; kaj la valoj ŝanĝi-
ĝas el sovaĝa paŝtejo al ondiĝanta kulturkampo kaj
kolorriĉaj herbejoj, kie sendependaj bienuloj kulturitaj
vivadas en ĝojo kaj feliĉo. En la tempo de koloniigo, Is-
lando multloke estis kovrata de betularbaroj, sed la tiamaj
enloĝantoj ne sufiĉe sciis taksi la valoron de kreskaĵo tia,
kaj ili forhakis la arbojn aŭ senpripense detruis ilin ali-
maniere. Tamen ankoraŭ troviĝas kelkloke plaĉaj arbaroj
betulaj, kaj krome konsiderindaj arbetaroj en la diversaj
lokoj. Plie oni ne devas forgesi, ke la insulanoj jam antaŭ
dekoj da jaroj komencis arbarkulturon, ne nur betulan,
sed ankaŭ koniferan. La insulo jam estas esplorita de
diversaj botanikistoj, eniandaj kiel alilandaj, kaj laŭ
tiuj esploroj proksimume 4—500 specoj sovaĝaj, filikoj kaj
fanerogamoj, estas troveblaj en la tuta lando.Tiuj ĉi specoj
grandparte estas prahistoriaj enmigrantoj; la ceteraj, aŭ
iliaj semoj, pleje estas aŭ okaze importitaj inter furaĝo
dum la tempo de koloniigo aŭ alimaniere venintaj al la
lando en la lasta kaj pasanta jarcentoj. Plejmulto de la
specaro insula ankaŭ estas trovebla en Skandinavujo.
Multe da ĉi tiuj sovaĝaj plantoj estas tre belaj; ili
ornamas deklivojn, herbejojn kaj krutajn montojn per
ĉarmaj koloroj diversaj. Aliaj estas tre valoraj por Ja bru-
taro. Plejparte la kreskaĵoj ekfloras en junio ĝis julimezo,
kiam la vetero estas favora. Tamen 3 specoj jam en aprilo
etendas siajn petalojn: ia arkta violkolora saksifrago,
vetrarbldm (vintrofloro); unu etkreska, blankflora Drabo-
speco, vorperla (perlo de printempo), kaj la tripetala,
ruĝfiora Empetro, krcekilyng, kies nigraj fruktoj estas
manĝeblaj.
Kompreneble la insulo estas malriĉa de dolĉaj fruktoj
sovaĝaj. La plej bongustaj estas la fragoj, t. e. la beroj
de la fragujo, kiu ankaŭ ofte estas en kulturo en urbaj
florĝardenoj. Aliflanke estas tiu ĉi manko anstataŭata per
la okulfrapaj kaj afablaj floroj, kiuj per siaj bonodoro aŭ
ravo allogas al si naturamikojn kiujn ajn.
Iam sidinte meze de la plaĉaj floroj sur islandaj dekli-
voj sunvarmaj, oni ne plu sentas la malvarmon, kaŝatan
en la vorto: Islando.
♦
VOĈO DE ISLANDO
5