Voco de Islando - 01.04.1949, Page 3

Voco de Islando - 01.04.1949, Page 3
I-a JARO 1-a NUMERO FEDERACIO DE ISLANDAJ ESPERANTISTOJ POŜTKESTO 1081 REYKJAVIK APRILO 1949 A1 la legantoj. Islanda antologio. La Esperanto-movado en Islando neniam estis forta, precipe ne finance, kaj tial islandaj esperantistoj nur malmulton eldonis ĝis nun. Tamen, ni esperas, ke ni sukcesos ĉiun jarkvaronon aperigi numeron de la VOĈO DE ISLANDO, kaj neniu nurnero estu malpli granda ol la jena, prefere tiu ĉi estu la plej malgranda. Ni intencas aperigi en ĉiu nurnero novelon — aŭ parton de pli granda verlio — de iu el la plej bonaj islandaj verkistoj, kaj artik- olon pri iu faktoro en la naturo de la lando, kaj alian artikolon pri la vivrimedoj aŭ kutimoj de la popolo. Abono validas por kvarnumera jarkolekto, kaj la fin- anca situacio de la novefondita Federacio de Islandaj Esperantistoj urĝe bezonas, ke kiel eble plej multaj samide- anoj, kaj islandaj kaj neislandaj, abonu la gazeton. Islanda poeto Bjarni Thorarensen (1786—1841) salutas sian patrujon: Pralando de glaci’, patrujo kara, vi montbelulin’, dum zonos teron mar’, dum enamiĝos par’, sun brilos laŭ montar’, ni amos vin. . Tradukis Stefan Jonsson. EINAR H. KVARAN (1859—1938) Estas neeble priparoli la literaturon kaj spiritan viv- on de 1’islanda nacio en komenco de la dudeka jar- cento sen resti longtempe ĉe Einar H. Kvaran. Povas esti, ke post unu jarcento oni ne multe legos la verkojn de Kvaran, kvankam verŝajne ili ne tiel baldaŭ forgesiĝos, sed en la civiliza historio is- landa li vivas kiel unu el ĝiaj plej grandaj kaj efikaj misiistoj de la plej noblaj ideoj: La amo kaj pardono. Einar H. Kvaran estis filo de pastro. Fininte la gimna- zion en Rejkjaviko li veturis Danujon, kie li studis dum kvar jaroj ĉe la universitato en Kopenhago, ĉar tiam ne troviĝis universitato en Islando. Poste li restis en Kanado dum dek jaroj kiel retlaktoro de islandlingva gazeto en Winnipeg, eldonata por Islandanoj en Kanado. Li re- venis al Islando en 1895 kaj loĝis tie ĝis morto. Li estis redaktoro kaj verkisto, verkis noveletojn, romanojn, dramojn kaj poemojn. Dum sia restado en Kopenhago Kvaran ekkonis la literaturan realismon, kiun Georg Brandes tiam porbatalis. Gi multe efikis al li, kaj li ĉiam volis pentri la vivon tia, kia ĝi estas. Sed dum multaj realistoj prefere priskribas la malhelajn flankojn de la vivo per senespera tono, Kvaran ŝatas montri la pli bonajn ecojn de la homoj. „Ju pli longe mi konis la homojn, des pli mi kredas je ili,“ li diris al verkinto de tiuj ĉi linioj. Liaj verkoj ĉiam montras simpation al la „malgranduloj“ en la socio, kaj li priskribas Ia nefavoratojn de la vivo kun kompreno kaj kunsento. LANDSBĜKASAFN Jĉi 17 769/ ^SLANDS

x

Voco de Islando

Direct Links

If you want to link to this newspaper/magazine, please use these links:

Link to this newspaper/magazine: Voco de Islando
https://timarit.is/publication/2043

Link to this issue:

Link to this page:

Link to this article:

Please do not link directly to images or PDFs on Timarit.is as such URLs may change without warning. Please use the URLs provided above for linking to the website.