Voco de Islando - 01.04.1949, Page 3
I-a JARO
1-a NUMERO
FEDERACIO DE ISLANDAJ ESPERANTISTOJ
POŜTKESTO 1081
REYKJAVIK
APRILO 1949
A1 la legantoj. Islanda antologio.
La Esperanto-movado en Islando neniam estis forta,
precipe ne finance, kaj tial islandaj esperantistoj nur
malmulton eldonis ĝis nun. Tamen, ni esperas, ke ni
sukcesos ĉiun jarkvaronon aperigi numeron de la VOĈO
DE ISLANDO, kaj neniu nurnero estu malpli granda ol la
jena, prefere tiu ĉi estu la plej malgranda. Ni intencas
aperigi en ĉiu nurnero novelon — aŭ parton de pli granda
verlio — de iu el la plej bonaj islandaj verkistoj, kaj artik-
olon pri iu faktoro en la naturo de la lando, kaj alian
artikolon pri la vivrimedoj aŭ kutimoj de la popolo.
Abono validas por kvarnumera jarkolekto, kaj la fin-
anca situacio de la novefondita Federacio de Islandaj
Esperantistoj urĝe bezonas, ke kiel eble plej multaj samide-
anoj, kaj islandaj kaj neislandaj, abonu la gazeton.
Islanda poeto
Bjarni Thorarensen (1786—1841) salutas sian patrujon:
Pralando de glaci’,
patrujo kara, vi
montbelulin’,
dum zonos teron mar’,
dum enamiĝos par’,
sun brilos laŭ montar’,
ni amos vin.
. Tradukis Stefan Jonsson.
EINAR H. KVARAN
(1859—1938)
Estas neeble priparoli la
literaturon kaj spiritan viv-
on de 1’islanda nacio en
komenco de la dudeka jar-
cento sen resti longtempe ĉe
Einar H. Kvaran. Povas esti,
ke post unu jarcento oni ne
multe legos la verkojn de
Kvaran, kvankam verŝajne
ili ne tiel baldaŭ forgesiĝos,
sed en la civiliza historio is-
landa li vivas kiel unu el
ĝiaj plej grandaj kaj efikaj
misiistoj de la plej noblaj
ideoj: La amo kaj pardono.
Einar H. Kvaran estis filo
de pastro. Fininte la gimna-
zion en Rejkjaviko li veturis
Danujon, kie li studis dum kvar jaroj ĉe la universitato en
Kopenhago, ĉar tiam ne troviĝis universitato en Islando. Poste
li restis en Kanado dum dek jaroj kiel retlaktoro de islandlingva
gazeto en Winnipeg, eldonata por Islandanoj en Kanado. Li re-
venis al Islando en 1895 kaj loĝis tie ĝis morto. Li estis redaktoro
kaj verkisto, verkis noveletojn, romanojn, dramojn kaj poemojn.
Dum sia restado en Kopenhago Kvaran ekkonis la literaturan
realismon, kiun Georg Brandes tiam porbatalis. Gi multe efikis
al li, kaj li ĉiam volis pentri la vivon tia, kia ĝi estas. Sed dum
multaj realistoj prefere priskribas la malhelajn flankojn de la
vivo per senespera tono, Kvaran ŝatas montri la pli bonajn ecojn
de la homoj. „Ju pli longe mi konis la homojn, des pli mi kredas
je ili,“ li diris al verkinto de tiuj ĉi linioj. Liaj verkoj ĉiam
montras simpation al la „malgranduloj“ en la socio, kaj li
priskribas Ia nefavoratojn de la vivo kun kompreno kaj kunsento.
LANDSBĜKASAFN
Jĉi 17 769/
^SLANDS