Voco de Islando - 01.04.1949, Síða 4
Einar H. Kvaran:
Pardono.
Malgranda Sinjo kuŝigis sin pli profunden en la lito,
kontraŭpiede al unu el la servistinoj. Ŝi tiris la maldeli-
katan, malpezan kaj malmolan kovraĵon super la kapon
kaj premis sian pupaĉon al la brusto. Ciam antaŭe ŝi povis
ekdormi havante sian pupon inter la brakoj. Sed tion ŝi
ne povis nun.
Ĉar mortinta estis Olavio, la mastrino.
Negrave estis, ke Olavio jam mortis. Almenaŭ malgranda
Sinjo ne sentis ian mankon pro ŝi. Nun Gunjo, la servist-
ino apud kiu kuŝis malgranda Sinjo, fariĝos mastrumistino
— tion ŝi mem diris. Kaj Gunjo neniam traktis ŝin mal-
bone, kaj ankaŭ ŝi promesis ne trakti ŝin malbone estonte.
Ne, estis nenia domaĝo al malgranda Sinjo, ke Olavio
jam mortis.-----Sed Olavio estis tiel malbona, tiel treege
malbona. Estis videble al malgranda Sinjo, ke ŝi neeviteble
iros en la malbonan lokon.
Olavio ofte diris al ŝi, la malgranda Sinjo, ke ŝi irus al
infero post la morto, se ŝi agus malbone aŭ parolus ian
malbelaĵon. Kaj Olavio mem faris multon malbonan kaj
estis ĉiam diranta tiom da malbelaĵoj.------Kaj nun ŝi
estis mortinta — ---.
Malgranda Sinjo ankaŭ iam aŭdis legite el la religia
legolibro — aŭ ŝi aŭdis, lce iu tion diris, sed kiu, ŝi ne
memoris — ke Jesuo Kristo iam diris, ke kion la homoj
faras al iu el liaj plej malgrandaj fratoj, tion ili al li mem
faris. — — — Cetere ŝi ne estas frato de Jesuo Kristo,
kompreneble, sed lia fratino ŝi nepre estas. Kaj ne povas
esti pli bela ago pribati malgrandajn knabinojn ol mal-
grandajn knabojn — tiel treege kiel Olavio ŝin pribatis.
Kaj ŝi en nenio estis kulpa.-----Lavante la tasaron,
ŝi ne povis eviti, ke la subtaso rompiĝis. Antaŭe ja estis
fendeto tra la tuta subtaso. Tion ŝi mem ekvidis antaŭ
la lavado. Ĝi nenion povis elteni. Kiel ŝi do povus esti
evitinta, ke la subtaso dispeciĝu, kiam ŝi viŝis ĝin?
EINAR H. KVARAN, daŭrigo.
Liaj verkoj estas nepre tendencaj. Kaj ilia instmo ofte estas
pli granda ol ilia arteco. Kiel artaĵo liaj noveletoj superas la
romanojn, kaj apartaj scenoj en liaj teatraĵoj pli alte staras ol la
tuto. Tamen kelkaj el liaj noveletoj estas inter la plej artaj
noveletoj en islanda literaturo. Lia stilo ne estas karakterize is-
landa, sed eŭropa, ne forta kaj potenca, sed alloga, konvinka
kaj plezure facila.
La sekvanta rakonto estas prenita el novelaro, kiu nomiĝas
„Malgranduloj“ (unua apero en 1908). Ĝi aperis antaŭ pli ol
jardeko en Esperanto, tiam en gazeto por blindaj esperantistoj,
eldonata en Svedujo.
Olafur L. Kristjansson.
Kaj tiam Olavio ŝin tiel batis sur la vangon, ke ŝi ren-
versiĝis kaj falis sur la manĝaĵejan plankon; kaj poste ŝi
surdorse batis ŝin kuŝantan sur la planko; kaj ankaŭ ŝi
tiel piedpremis ŝian piedon, ke ĝi poste doloris dum longa
tempo.
Ne estas bele tiel bati Jesuon Kriston kaj tiel premi
lian piedon, — kaj ŝi estis kvazaŭ traktinta lin tiel, ĉar ŝi
tiel traktis malgrandan Sinjon, kvankam tiu ne estis lia
frato, sed nur lia fratino. Estas do evidente, kio okazos al
Olavio, ĉar ŝi estis tiel terure malbona.
Kaj ĉu ŝi povis eviti, ke ŝi estis tute malseka vespere,
ĉar oni ĉiam ordonis al ŝi alporti akvon? Ŝi ja ne ŝerce igis
la akvon elŝpruciĝi el la sitelo sur sin kaj portis malsekajn
vestaĵojn dum la tuta tago kaj vespere ricevis insulton
kaj eĉ batojn pro tio, ke ŝi estis malseka.
La infana menso hardiĝis kiel animo de malnova pekulo.
Malgranda Sinjo tute forgesis sian pupon kaj rulis sin de
unu flanko sur alian en la lito, sen plej malgranda zorgo
pri ĝi.
Ŝi rememorigis al si, kiel malbone Olavio ĉiam agis al
ŝi, depost kiam en la kructago*) antaŭ unu jaro ŝi alvenis
kun sia malgranda vestarp alligita al la selo, al kiu ŝi
mem estis alligita, kaj kun la pupo alligita al la ŝaleto,
kiu kuŝis sur ŝiaj ŝultroj.
„Vi ja estos pribatata, bubino, se vi ĉi tie montros ian
nebonan konduton,“ Olavio diris al ŝi la unuan vesperon.
„Mi ja antaŭe havis infanojn por la komunumo, kaj scias,
kiaj ili estas, precipe kiam ili ĵus venis de sia patrino, kaj
mi ankaŭ scias ilin disciplini. Mi ilin nur pribatas, se ili
montras ian nebonan konduton, ilin nur pribatas!“
Kaj malgranda Sinjo kaŝe rigardis ŝiajn manojn —
grandajn, bluruĝajn, ostecajn manaĉojn, kaj al ŝi ekŝajnis,
ke Olavio estus ilin neniam uzanta por io alia ol pribati
malgrandajn infanojn.
Ofte ŝi sonĝis pri ĉi tiuj bluruĝaj manoj, — sonĝis, ke
ili venas tra la rnuro apud la lito, intencante fortiri la
litkovraĵon por pribati ŝin, — ke ŝi staras ekstreme sur
montroko, kaj ili venas supren sur la randon intencante
faligi ŝin malsupren, — kaj multe, multe pli ŝi sonĝis pri
ili. Sed ĉiam ili deziris fari domaĝon al ŝi.
Kaj maldormante ŝi ne timis ilin malpli ol en dormo.
Ŝi ĉiam penis esti kiel eble plej malproksime de ili. Estis
plej bone, se oni ŝin sendis ien for de la domo, sed la
manoj restis en la sidejo aŭ en la manĝaĵejo, — bonege
esti devigata alporti akvon, se ŝi nur ne estus ricevanta
batadon pro tio, ke ŝi malsekiĝis. Kaj ŝi kaŝis sin for de
ili, se ŝi trovis ian eblecon, premis sin en iun angulon, se
tiu troviĝis proksime, kiam ajn la manoj preteriris.
En la vespero antaŭ la morto de Olavio ŝi eniris, dum
malgranda Sinjo manĝis sian kaĉon el la kaĉujo, kaj la
unua mano ekprenis ŝin je la brusto, sed la alia forprenis
la kaĉujon de ŝi, kaj ankoraŭ ŝi sentis doloreton en la brusto
*) La 14-a de majo.
2
/
Daŭrigo p. 6.
VOĈO DE ISLANDO