Voco de Islando - 01.04.1949, Page 4

Voco de Islando - 01.04.1949, Page 4
Einar H. Kvaran: Pardono. Malgranda Sinjo kuŝigis sin pli profunden en la lito, kontraŭpiede al unu el la servistinoj. Ŝi tiris la maldeli- katan, malpezan kaj malmolan kovraĵon super la kapon kaj premis sian pupaĉon al la brusto. Ciam antaŭe ŝi povis ekdormi havante sian pupon inter la brakoj. Sed tion ŝi ne povis nun. Ĉar mortinta estis Olavio, la mastrino. Negrave estis, ke Olavio jam mortis. Almenaŭ malgranda Sinjo ne sentis ian mankon pro ŝi. Nun Gunjo, la servist- ino apud kiu kuŝis malgranda Sinjo, fariĝos mastrumistino — tion ŝi mem diris. Kaj Gunjo neniam traktis ŝin mal- bone, kaj ankaŭ ŝi promesis ne trakti ŝin malbone estonte. Ne, estis nenia domaĝo al malgranda Sinjo, ke Olavio jam mortis.-----Sed Olavio estis tiel malbona, tiel treege malbona. Estis videble al malgranda Sinjo, ke ŝi neeviteble iros en la malbonan lokon. Olavio ofte diris al ŝi, la malgranda Sinjo, ke ŝi irus al infero post la morto, se ŝi agus malbone aŭ parolus ian malbelaĵon. Kaj Olavio mem faris multon malbonan kaj estis ĉiam diranta tiom da malbelaĵoj.------Kaj nun ŝi estis mortinta — ---. Malgranda Sinjo ankaŭ iam aŭdis legite el la religia legolibro — aŭ ŝi aŭdis, lce iu tion diris, sed kiu, ŝi ne memoris — ke Jesuo Kristo iam diris, ke kion la homoj faras al iu el liaj plej malgrandaj fratoj, tion ili al li mem faris. — — — Cetere ŝi ne estas frato de Jesuo Kristo, kompreneble, sed lia fratino ŝi nepre estas. Kaj ne povas esti pli bela ago pribati malgrandajn knabinojn ol mal- grandajn knabojn — tiel treege kiel Olavio ŝin pribatis. Kaj ŝi en nenio estis kulpa.-----Lavante la tasaron, ŝi ne povis eviti, ke la subtaso rompiĝis. Antaŭe ja estis fendeto tra la tuta subtaso. Tion ŝi mem ekvidis antaŭ la lavado. Ĝi nenion povis elteni. Kiel ŝi do povus esti evitinta, ke la subtaso dispeciĝu, kiam ŝi viŝis ĝin? EINAR H. KVARAN, daŭrigo. Liaj verkoj estas nepre tendencaj. Kaj ilia instmo ofte estas pli granda ol ilia arteco. Kiel artaĵo liaj noveletoj superas la romanojn, kaj apartaj scenoj en liaj teatraĵoj pli alte staras ol la tuto. Tamen kelkaj el liaj noveletoj estas inter la plej artaj noveletoj en islanda literaturo. Lia stilo ne estas karakterize is- landa, sed eŭropa, ne forta kaj potenca, sed alloga, konvinka kaj plezure facila. La sekvanta rakonto estas prenita el novelaro, kiu nomiĝas „Malgranduloj“ (unua apero en 1908). Ĝi aperis antaŭ pli ol jardeko en Esperanto, tiam en gazeto por blindaj esperantistoj, eldonata en Svedujo. Olafur L. Kristjansson. Kaj tiam Olavio ŝin tiel batis sur la vangon, ke ŝi ren- versiĝis kaj falis sur la manĝaĵejan plankon; kaj poste ŝi surdorse batis ŝin kuŝantan sur la planko; kaj ankaŭ ŝi tiel piedpremis ŝian piedon, ke ĝi poste doloris dum longa tempo. Ne estas bele tiel bati Jesuon Kriston kaj tiel premi lian piedon, — kaj ŝi estis kvazaŭ traktinta lin tiel, ĉar ŝi tiel traktis malgrandan Sinjon, kvankam tiu ne estis lia frato, sed nur lia fratino. Estas do evidente, kio okazos al Olavio, ĉar ŝi estis tiel terure malbona. Kaj ĉu ŝi povis eviti, ke ŝi estis tute malseka vespere, ĉar oni ĉiam ordonis al ŝi alporti akvon? Ŝi ja ne ŝerce igis la akvon elŝpruciĝi el la sitelo sur sin kaj portis malsekajn vestaĵojn dum la tuta tago kaj vespere ricevis insulton kaj eĉ batojn pro tio, ke ŝi estis malseka. La infana menso hardiĝis kiel animo de malnova pekulo. Malgranda Sinjo tute forgesis sian pupon kaj rulis sin de unu flanko sur alian en la lito, sen plej malgranda zorgo pri ĝi. Ŝi rememorigis al si, kiel malbone Olavio ĉiam agis al ŝi, depost kiam en la kructago*) antaŭ unu jaro ŝi alvenis kun sia malgranda vestarp alligita al la selo, al kiu ŝi mem estis alligita, kaj kun la pupo alligita al la ŝaleto, kiu kuŝis sur ŝiaj ŝultroj. „Vi ja estos pribatata, bubino, se vi ĉi tie montros ian nebonan konduton,“ Olavio diris al ŝi la unuan vesperon. „Mi ja antaŭe havis infanojn por la komunumo, kaj scias, kiaj ili estas, precipe kiam ili ĵus venis de sia patrino, kaj mi ankaŭ scias ilin disciplini. Mi ilin nur pribatas, se ili montras ian nebonan konduton, ilin nur pribatas!“ Kaj malgranda Sinjo kaŝe rigardis ŝiajn manojn — grandajn, bluruĝajn, ostecajn manaĉojn, kaj al ŝi ekŝajnis, ke Olavio estus ilin neniam uzanta por io alia ol pribati malgrandajn infanojn. Ofte ŝi sonĝis pri ĉi tiuj bluruĝaj manoj, — sonĝis, ke ili venas tra la rnuro apud la lito, intencante fortiri la litkovraĵon por pribati ŝin, — ke ŝi staras ekstreme sur montroko, kaj ili venas supren sur la randon intencante faligi ŝin malsupren, — kaj multe, multe pli ŝi sonĝis pri ili. Sed ĉiam ili deziris fari domaĝon al ŝi. Kaj maldormante ŝi ne timis ilin malpli ol en dormo. Ŝi ĉiam penis esti kiel eble plej malproksime de ili. Estis plej bone, se oni ŝin sendis ien for de la domo, sed la manoj restis en la sidejo aŭ en la manĝaĵejo, — bonege esti devigata alporti akvon, se ŝi nur ne estus ricevanta batadon pro tio, ke ŝi malsekiĝis. Kaj ŝi kaŝis sin for de ili, se ŝi trovis ian eblecon, premis sin en iun angulon, se tiu troviĝis proksime, kiam ajn la manoj preteriris. En la vespero antaŭ la morto de Olavio ŝi eniris, dum malgranda Sinjo manĝis sian kaĉon el la kaĉujo, kaj la unua mano ekprenis ŝin je la brusto, sed la alia forprenis la kaĉujon de ŝi, kaj ankoraŭ ŝi sentis doloreton en la brusto *) La 14-a de majo. 2 / Daŭrigo p. 6. VOĈO DE ISLANDO

x

Voco de Islando

Direct Links

If you want to link to this newspaper/magazine, please use these links:

Link to this newspaper/magazine: Voco de Islando
https://timarit.is/publication/2043

Link to this issue:

Link to this page:

Link to this article:

Please do not link directly to images or PDFs on Timarit.is as such URLs may change without warning. Please use the URLs provided above for linking to the website.