Voco de Islando - 01.04.1949, Page 6

Voco de Islando - 01.04.1949, Page 6
Arni Bddvarsson: Harineo en la ekonomio de Islando. Tiu speco de raarfiŝoj, kiun oni nomas haringo (clupea harengus), estis jam dum antikvaj tempoj konata kiel bona manĝajo en Nord-Eŭropo. Oni ja trovis multajn signojn pri manĝita haringaĵo en rubejoj (kokkenmodd- inger) en Danujo. Jam de la 6-a jarcento p. K. troviĝas onidiro raportanta pri haringo-kaptado en Anglujo (prok- sime de Yarmouth). Dum la periodo 1100 ĝis 1550 oni vendis multe da peklita haringo el Skanio (Skane), Svedujo. En la klasikaj verkoj de islandanoj haringo estas menci- ita, sed dum la malhelaj jarcentoj sub norvegaj kaj poste danaj reĝoj, politikaj kaj ekonomiaj ĉirkonstancoj ne per- mesis al la enloĝantaro la kaptadon, ĉar mankis taŭgaj ŝipoj kaj kaptiloj. Post la mezo de lasta jarcento ektagiĝis por Islando, la politika situacio komencis pliboniĝi kaj la enloĝantoj komencis ricevi justajn prezojn pro siaj produktaĵoj. Ĉirkaŭ unu jarmilon post la enlandiĝo de la unuaj islandanoj — el Norvegujo —, la haringokaptado reekfloris, t. e. ĉirkaŭ jaro 1870, de kiam ĝi ade plifortiĝis ĝis nun. En la venanta periodo oni faris nuran peklitaĵon el la haringo, sed 1895 oni konstruis la unuan frostigejon ppr konservi la haringon freŝa por logaĵo por fiŝo. Mal- longe antaŭ la mondmilito 1914—18 oni komencis fabriki muelaĵon kaj oleon el la haringo. Dum la lastaj jardekoj la kvanto de peklita haringo ne multe pligrandiĝis, sed kvanto de fabrikita haringoleo multobliĝis. La kaptado. Sciencistoj ne multe scias pri vivkutimoj de la haringo, sed sciencaj oficejoj diversloke ĉiam strebas plibonigi la homaroscion pri tiu grava fako de la zoologio. Oni scias, ke ĉirkaŭ duono el la zooplanktono, kiun manĝas har- ingo, estas tiu speco, kiun sciencistoj nomas Calanus fin- marchicus, kies vivmetodojn oni ankaŭ tre ŝpare scias, sed POSTULO, daŭrigo. juĝo en la vivo de la homaro. La Esperanto-movado reviviĝas nun grandioze en preskaŭ ĉiuj landoj de la ter- globo. Sen tiu ĉi antaŭjuĝo ĝustatempe fortiĝinte, ĝi estus povinta jam antaŭ jardekoj, longe ankoraŭ antaŭ la mond- milito, efike kontribui al la pacigo de 1’ mondo. Ne pri Esperanto diskuti aŭ disputi, sed ĝin tuj ĉiu- flanke en la plej granda skalo praktike apliki, en la paca penado por la solvo de urĝaj kulturaj, sociaj kaj ekon- omiaj problemoj estas la postulo de la nuntempo. haringaroj en la maro sekvas arojn de tia zooplanktono. Tial la apero de haringo ofte ŝajnas esti tre hazarda kaj kaprica. La kutima tempo por kaptadi haringon ĉe Islando estas junio-septembrokomenco. La haringo ekaperas ĉe la norda rando, kaj julio-aŭgusto estas la plej valora tempo. Haringaroj ĉefe restas en profunda akvo. Tial oni devas uzi specialajn kaptilojn, dense plektitajn, iom sakotormajn retojn, kiujn oni islandalingve nomas not (plurale ncetur), svedalingve snorpvaden. — De kaptanta ŝipo du boatoj remas ĉirkaŭ kaptotan haringon, posttirante inter si la reton, kiu devas esti vertikala en la akvo. La pli malsupran randon de la reto la boatoj devas tiri sub la haringaron, kaj kiam la reto estas sub la haringaro, ĝia antaŭe suba rando devas esti suprenigata el la akvo, kiel eble plej rapide, por ke la haringaro havu neniun saviĝejon el la kaptilo, kiu nun estas iel je formo de kaliko, kies randoj estas super la supraĵo. Poste la ŝipo dcvas tiri al si la kapti- lon kaj enŝipigi la kaptitaĵon. Daŭrigo p. 8. 4 Enŝipigante la haringon. VOĈO DE ISLANDO

x

Voco de Islando

Direct Links

If you want to link to this newspaper/magazine, please use these links:

Link to this newspaper/magazine: Voco de Islando
https://timarit.is/publication/2043

Link to this issue:

Link to this page:

Link to this article:

Please do not link directly to images or PDFs on Timarit.is as such URLs may change without warning. Please use the URLs provided above for linking to the website.