Voco de Islando - 01.04.1949, Qupperneq 6
Arni Bddvarsson:
Harineo en la ekonomio de Islando.
Tiu speco de raarfiŝoj, kiun oni nomas haringo
(clupea harengus), estis jam dum antikvaj tempoj konata
kiel bona manĝajo en Nord-Eŭropo. Oni ja trovis multajn
signojn pri manĝita haringaĵo en rubejoj (kokkenmodd-
inger) en Danujo. Jam de la 6-a jarcento p. K. troviĝas
onidiro raportanta pri haringo-kaptado en Anglujo (prok-
sime de Yarmouth). Dum la periodo 1100 ĝis 1550 oni
vendis multe da peklita haringo el Skanio (Skane),
Svedujo.
En la klasikaj verkoj de islandanoj haringo estas menci-
ita, sed dum la malhelaj jarcentoj sub norvegaj kaj poste
danaj reĝoj, politikaj kaj ekonomiaj ĉirkonstancoj ne per-
mesis al la enloĝantaro la kaptadon, ĉar mankis taŭgaj
ŝipoj kaj kaptiloj. Post la mezo de lasta jarcento ektagiĝis
por Islando, la politika situacio komencis pliboniĝi kaj
la enloĝantoj komencis ricevi justajn prezojn pro siaj
produktaĵoj. Ĉirkaŭ unu jarmilon post la enlandiĝo de
la unuaj islandanoj — el Norvegujo —, la haringokaptado
reekfloris, t. e. ĉirkaŭ jaro 1870, de kiam ĝi ade plifortiĝis
ĝis nun. En la venanta periodo oni faris nuran peklitaĵon
el la haringo, sed 1895 oni konstruis la unuan frostigejon
ppr konservi la haringon freŝa por logaĵo por fiŝo. Mal-
longe antaŭ la mondmilito 1914—18 oni komencis fabriki
muelaĵon kaj oleon el la haringo. Dum la lastaj jardekoj
la kvanto de peklita haringo ne multe pligrandiĝis, sed
kvanto de fabrikita haringoleo multobliĝis.
La kaptado.
Sciencistoj ne multe scias pri vivkutimoj de la haringo,
sed sciencaj oficejoj diversloke ĉiam strebas plibonigi la
homaroscion pri tiu grava fako de la zoologio. Oni scias,
ke ĉirkaŭ duono el la zooplanktono, kiun manĝas har-
ingo, estas tiu speco, kiun sciencistoj nomas Calanus fin-
marchicus, kies vivmetodojn oni ankaŭ tre ŝpare scias, sed
POSTULO, daŭrigo.
juĝo en la vivo de la homaro. La Esperanto-movado
reviviĝas nun grandioze en preskaŭ ĉiuj landoj de la ter-
globo. Sen tiu ĉi antaŭjuĝo ĝustatempe fortiĝinte, ĝi estus
povinta jam antaŭ jardekoj, longe ankoraŭ antaŭ la mond-
milito, efike kontribui al la pacigo de 1’ mondo.
Ne pri Esperanto diskuti aŭ disputi, sed ĝin tuj ĉiu-
flanke en la plej granda skalo praktike apliki, en la paca
penado por la solvo de urĝaj kulturaj, sociaj kaj ekon-
omiaj problemoj estas la postulo de la nuntempo.
haringaroj en la maro sekvas arojn de tia zooplanktono.
Tial la apero de haringo ofte ŝajnas esti tre hazarda kaj
kaprica.
La kutima tempo por kaptadi haringon ĉe Islando estas
junio-septembrokomenco. La haringo ekaperas ĉe la norda
rando, kaj julio-aŭgusto estas la plej valora tempo.
Haringaroj ĉefe restas en profunda akvo. Tial oni devas
uzi specialajn kaptilojn, dense plektitajn, iom sakotormajn
retojn, kiujn oni islandalingve nomas not (plurale ncetur),
svedalingve snorpvaden. — De kaptanta ŝipo du boatoj
remas ĉirkaŭ kaptotan haringon, posttirante inter si la
reton, kiu devas esti vertikala en la akvo. La pli malsupran
randon de la reto la boatoj devas tiri sub la haringaron,
kaj kiam la reto estas sub la haringaro, ĝia antaŭe suba
rando devas esti suprenigata el la akvo, kiel eble plej
rapide, por ke la haringaro havu neniun saviĝejon el la
kaptilo, kiu nun estas iel je formo de kaliko, kies randoj
estas super la supraĵo. Poste la ŝipo dcvas tiri al si la kapti-
lon kaj enŝipigi la kaptitaĵon.
Daŭrigo p. 8.
4
Enŝipigante la haringon.
VOĈO DE ISLANDO