Voco de Islando - 01.04.1949, Blaðsíða 8
PARDONO, daŭrigo.
pro la mano, KajOlavio kliniĝis al ŝia orelo, kaj malgranda
Sinjo sentis kvazaŭ malvarmo enirus en la orelon, en la
kapon kaj malsupren sur la ŝultrojn kaj tra la tuta dorso.
Kaj Olavio duonfiustris al ŝi:
„Morgaŭ mi pribatos vin, knabinaĉo, ĉar vi montris mal-
fidecon kaj lasis al la ŝafinoj eniri la domkampon. Mi
pribatos vin iom pli severe ol mi kutimas. Vi do povos
pripensi ĉi vespere en la lito kaj ankaŭ venontmatene
dum via vestado, kiel sentiĝos esti pribatata iom pli severe
ol mi kutimas pribati vin.“
Tames ŝi ne povis malhelpi, ke la ŝafinoj eniru la dom-
kampon. ili ja eniris, dum ŝi portis la torfon el la hejtaĵejo
en la kuirejon. Kaj ŝi portis la torfon laŭ ordono.
Sed ŝi ne estis pribatata la morgaŭan tagon. Kiam ŝi
vekiĝis matene kaj ekpripensis, ke hodiaŭ ŝi estos pribatata
pli severe ol antaŭe, tiam ŝi rimarkis, ke la domanoj, kiuj
estis en la dormejo, mallaŭte parolis kaj irante paŝis sur
la piedpintoj. Kaj Gunjo venis al ŝi kaj diris, ke ŝi jam
dormis tre longe, la mizera korpo, neniu memoris veki
ŝin. Estis pro tio, ke Olavio jam mortis, subitmortis en la
nokto.
„Ĝu vi deziras vidi ŝin, malgranda Sinjo?" demandis
Gunjo.
„Cu oni kapablas pribati, kiam oni estas mortinta?“ tiaHi
demandis malgranda Sinjo. Sed Gunjo diris, ke ŝi ne
parolu tian nekompareblan malsaĝaĵon, ĉu ŝi ne kompren-
as, ke Olavio estas mortinta kaj alveninta al Dio. Kaj
malgranda Sinjo tuj komprenis, ke tio estas nekomparebla
malsaĝaĵo: neniu kapablas pribati, kiam li estas mortinta.
Kaj Gunjo prenis ŝin el la lito kaj esprimis sin preta
porti ŝin. Ŝi estas ĉiam tiel bona al malgranda Sinjo. Ŝi
portis ŝin en ila dormejon de Olavio. — Tie kuŝis Olavio
sub litkovrilo sur lignaĵo, kaj malgranda Sinjo vidis la
formon de ŝiaj piedoj. — Terure grandaj ili estas kaj peze
ili pasis sur korpo de oni. Tuko kuŝis sur ŝia vizaĝo, kaj
Gunjo ĝin fortiris. — Kian grandan nazon ŝi havas. La
manoj restas sub la kovrilo. Estis bone, ke Gunjo ilin ne
malkovris.
Malgranda Sinjo rimarkis malfermitan libron sur la
brusto de Olavio. „Por kio estas ĉi tiu libro tie?“ ŝi de-
mandis „Ofavio ja neniam legas en libroj.“
„Estas la Pasiona Kantikaro, infano,“ diris Gunjo. „Ĝi
estas tien metita, por ke nenio malpura povu veni al la
mortintino."
„Kia malpuraĵo? Neniaj malpuraj vestaĵoj?“
„Ne, infano! Neniaj malbonaj spiritoj."
Estis bone, ke Olavio jam mortis. Tion ŝi ja meritis.
Nun ŝi ne povos plu pribati malgrandan Sinjon, ĉar oni
ne kapablas pribati, kiam oni estas mortinta. Nun ŝi jam
estis forportita en la gastoĉambron kaj metita en ĉerkon.
Sed ankoraŭ ne estas kovrilo metita sur la ĉerkon. Tio
6
estos farata morgaŭ, Gunjo al ŝi rakontis. Kaj tiam oni
forveturigos Olavion kaj metos ŝin en tombon.-----Kaj
la malbelulaĉo ŝin prenos el la tombo kaj venigos ŝin al
sia hejmo.----Ne estis vero, kion diris Gunjo, ke Olavio
estas alveninta al Dio. Tion malgranda Sinjo bone sciis,
ĉar Olavio estis tiel malbona. Kaj tio bone konvenis por ŝi,
ĉar ŝi estis tiel malbona. Kaj ŝi ja estas en la ĉerko en la
gastoĉambro, sed ne ĉe Dio.
Estas terure malbone restadi ĉe la malbelulaĉo — terure
varmege. — Verŝajne tiel varmege kiel en ia gejsero apud
la domkampo.-------Aŭ kiel en bolanta kaĉpoto.----Kaj
oni povos neniam eliri —----absolute neniam.------Kaj
tie oni verŝajne ne povas dormi eĉ unu malgrandan
momenton, devas maldormi tage kaj nokte — — tie kie
estas tiel timige, terure, terurege varme. — — Kaj povi
neniam eliri!------
Sed, mia bona Dio.-------Oni nepre devas igi, ke Ol-
avio ne eniru tien en la gejseron aŭ en la kaĉpoton, de
kiam ŝi neniam povos eliri. Ŝi ne estis tiel malbona. Ŝi ne
estis ĉiam pribatanta ŝin. Ŝi donis al ŝi manĝaĵon. Kaj iam,
kiam ŝi estis terure malseka kaj al ŝi estis terure malvarme
— pli malvarme ol iam ajn alifoje — tiam ŝi ne pribatis
ŝin kaj ne traktis ŝin malbone, sed ordonis al ŝi enlitiĝi
kaj helpis al ŝi senvestigi sin kaj kovris ŝin per la littukaĉoj
kaj donis al ŝi varman lakton en la liton.
Ne, ne,----en nenia okazo devus Olavio iri en la mal-
bonan lokon.
„Jesuo Kristo, faru tion por mi; ne igu ŝin tien iri.“
Kie do estas la pupo? Ŝi forgesis ĝin. Ŝi ĉiam povis ek-
dormi, havante la pupon apud si. Estas strange, ke ŝi tion
ne povas nun. La pupo troviĝas tre profunde en la lito,
kaj Gunjo kuŝigis unu el siaj piedoj sur ĝia kapo. — —
Mirinde, ke ĝi ne sufokiĝis, la kompatinda pupo.
Iam Olavio intencis forpreni ĉi tiun pupon de ŝi — igi
ŝin postteni nenion el ĝi krom la kapon. Ŝi diris, ke estas
pli konvene, ke ŝi surĵetu ĉi tiujn ĉifonojn sur iun
truon de siaj vestaĵaĉoj. Tiam malgranda Sinjo eksentis
teruran timon. Kiel povus la pupo esti nura kapo? Neniu
infano estas nura kapo. Tiam ĝi ne plu estus ia pupo.
De tiam malgranda Sinjo neniam prenis sian pupon
tage, por ke Olavio ĝin ne ekvidu, ne ekmemoru. ŝi kaŝis
ĝin sub la matraco en la lito de Gunjo kaj nur prenis ĝin,
kiam ŝi estis kuŝiĝinta vespere. Estas tiel bone ekdormi
kun ĝi inter la brakoj.
Se ŝi nun irus kaj donacus la pupon al Olavio, metus ĝin
en ŝian ĉerkon, ĉar ŝi estas dezirinta posedi ĝin.-Tiam
povus bone okazi, ke ŝi pli facile ekdormus en la malbona
loko. — Ne estas tro multe por ŝi, la kompatindulino, povi
ekdormi.------A1 ŝi la pupo estus bonvole donota.
Ne, ne, — — la pupon! — donaci la pupon al Olavio!
----Doni sian pupon en ŝiajn bluruĝajn, grandajn man-
ojn.----Igi ŝin foriri kun ĝi en la malbonan lokon kaj
tie ĝin malbone trakti.---Ne, tiel ŝi neniam agus. Tio
ankaŭ neniel helpus. Olavio ne interesiĝis pri pupoj. ŝi
ne povus pli facile ekdormi, se ĉi havus pupon. Ŝi tute ne
' VOĈO DE ISLANDO