Voco de Islando - 01.04.1949, Qupperneq 8

Voco de Islando - 01.04.1949, Qupperneq 8
PARDONO, daŭrigo. pro la mano, KajOlavio kliniĝis al ŝia orelo, kaj malgranda Sinjo sentis kvazaŭ malvarmo enirus en la orelon, en la kapon kaj malsupren sur la ŝultrojn kaj tra la tuta dorso. Kaj Olavio duonfiustris al ŝi: „Morgaŭ mi pribatos vin, knabinaĉo, ĉar vi montris mal- fidecon kaj lasis al la ŝafinoj eniri la domkampon. Mi pribatos vin iom pli severe ol mi kutimas. Vi do povos pripensi ĉi vespere en la lito kaj ankaŭ venontmatene dum via vestado, kiel sentiĝos esti pribatata iom pli severe ol mi kutimas pribati vin.“ Tames ŝi ne povis malhelpi, ke la ŝafinoj eniru la dom- kampon. ili ja eniris, dum ŝi portis la torfon el la hejtaĵejo en la kuirejon. Kaj ŝi portis la torfon laŭ ordono. Sed ŝi ne estis pribatata la morgaŭan tagon. Kiam ŝi vekiĝis matene kaj ekpripensis, ke hodiaŭ ŝi estos pribatata pli severe ol antaŭe, tiam ŝi rimarkis, ke la domanoj, kiuj estis en la dormejo, mallaŭte parolis kaj irante paŝis sur la piedpintoj. Kaj Gunjo venis al ŝi kaj diris, ke ŝi jam dormis tre longe, la mizera korpo, neniu memoris veki ŝin. Estis pro tio, ke Olavio jam mortis, subitmortis en la nokto. „Ĝu vi deziras vidi ŝin, malgranda Sinjo?" demandis Gunjo. „Cu oni kapablas pribati, kiam oni estas mortinta?“ tiaHi demandis malgranda Sinjo. Sed Gunjo diris, ke ŝi ne parolu tian nekompareblan malsaĝaĵon, ĉu ŝi ne kompren- as, ke Olavio estas mortinta kaj alveninta al Dio. Kaj malgranda Sinjo tuj komprenis, ke tio estas nekomparebla malsaĝaĵo: neniu kapablas pribati, kiam li estas mortinta. Kaj Gunjo prenis ŝin el la lito kaj esprimis sin preta porti ŝin. Ŝi estas ĉiam tiel bona al malgranda Sinjo. Ŝi portis ŝin en ila dormejon de Olavio. — Tie kuŝis Olavio sub litkovrilo sur lignaĵo, kaj malgranda Sinjo vidis la formon de ŝiaj piedoj. — Terure grandaj ili estas kaj peze ili pasis sur korpo de oni. Tuko kuŝis sur ŝia vizaĝo, kaj Gunjo ĝin fortiris. — Kian grandan nazon ŝi havas. La manoj restas sub la kovrilo. Estis bone, ke Gunjo ilin ne malkovris. Malgranda Sinjo rimarkis malfermitan libron sur la brusto de Olavio. „Por kio estas ĉi tiu libro tie?“ ŝi de- mandis „Ofavio ja neniam legas en libroj.“ „Estas la Pasiona Kantikaro, infano,“ diris Gunjo. „Ĝi estas tien metita, por ke nenio malpura povu veni al la mortintino." „Kia malpuraĵo? Neniaj malpuraj vestaĵoj?“ „Ne, infano! Neniaj malbonaj spiritoj." Estis bone, ke Olavio jam mortis. Tion ŝi ja meritis. Nun ŝi ne povos plu pribati malgrandan Sinjon, ĉar oni ne kapablas pribati, kiam oni estas mortinta. Nun ŝi jam estis forportita en la gastoĉambron kaj metita en ĉerkon. Sed ankoraŭ ne estas kovrilo metita sur la ĉerkon. Tio 6 estos farata morgaŭ, Gunjo al ŝi rakontis. Kaj tiam oni forveturigos Olavion kaj metos ŝin en tombon.-----Kaj la malbelulaĉo ŝin prenos el la tombo kaj venigos ŝin al sia hejmo.----Ne estis vero, kion diris Gunjo, ke Olavio estas alveninta al Dio. Tion malgranda Sinjo bone sciis, ĉar Olavio estis tiel malbona. Kaj tio bone konvenis por ŝi, ĉar ŝi estis tiel malbona. Kaj ŝi ja estas en la ĉerko en la gastoĉambro, sed ne ĉe Dio. Estas terure malbone restadi ĉe la malbelulaĉo — terure varmege. — Verŝajne tiel varmege kiel en ia gejsero apud la domkampo.-------Aŭ kiel en bolanta kaĉpoto.----Kaj oni povos neniam eliri —----absolute neniam.------Kaj tie oni verŝajne ne povas dormi eĉ unu malgrandan momenton, devas maldormi tage kaj nokte — — tie kie estas tiel timige, terure, terurege varme. — — Kaj povi neniam eliri!------ Sed, mia bona Dio.-------Oni nepre devas igi, ke Ol- avio ne eniru tien en la gejseron aŭ en la kaĉpoton, de kiam ŝi neniam povos eliri. Ŝi ne estis tiel malbona. Ŝi ne estis ĉiam pribatanta ŝin. Ŝi donis al ŝi manĝaĵon. Kaj iam, kiam ŝi estis terure malseka kaj al ŝi estis terure malvarme — pli malvarme ol iam ajn alifoje — tiam ŝi ne pribatis ŝin kaj ne traktis ŝin malbone, sed ordonis al ŝi enlitiĝi kaj helpis al ŝi senvestigi sin kaj kovris ŝin per la littukaĉoj kaj donis al ŝi varman lakton en la liton. Ne, ne,----en nenia okazo devus Olavio iri en la mal- bonan lokon. „Jesuo Kristo, faru tion por mi; ne igu ŝin tien iri.“ Kie do estas la pupo? Ŝi forgesis ĝin. Ŝi ĉiam povis ek- dormi, havante la pupon apud si. Estas strange, ke ŝi tion ne povas nun. La pupo troviĝas tre profunde en la lito, kaj Gunjo kuŝigis unu el siaj piedoj sur ĝia kapo. — — Mirinde, ke ĝi ne sufokiĝis, la kompatinda pupo. Iam Olavio intencis forpreni ĉi tiun pupon de ŝi — igi ŝin postteni nenion el ĝi krom la kapon. Ŝi diris, ke estas pli konvene, ke ŝi surĵetu ĉi tiujn ĉifonojn sur iun truon de siaj vestaĵaĉoj. Tiam malgranda Sinjo eksentis teruran timon. Kiel povus la pupo esti nura kapo? Neniu infano estas nura kapo. Tiam ĝi ne plu estus ia pupo. De tiam malgranda Sinjo neniam prenis sian pupon tage, por ke Olavio ĝin ne ekvidu, ne ekmemoru. ŝi kaŝis ĝin sub la matraco en la lito de Gunjo kaj nur prenis ĝin, kiam ŝi estis kuŝiĝinta vespere. Estas tiel bone ekdormi kun ĝi inter la brakoj. Se ŝi nun irus kaj donacus la pupon al Olavio, metus ĝin en ŝian ĉerkon, ĉar ŝi estas dezirinta posedi ĝin.-Tiam povus bone okazi, ke ŝi pli facile ekdormus en la malbona loko. — Ne estas tro multe por ŝi, la kompatindulino, povi ekdormi.------A1 ŝi la pupo estus bonvole donota. Ne, ne, — — la pupon! — donaci la pupon al Olavio! ----Doni sian pupon en ŝiajn bluruĝajn, grandajn man- ojn.----Igi ŝin foriri kun ĝi en la malbonan lokon kaj tie ĝin malbone trakti.---Ne, tiel ŝi neniam agus. Tio ankaŭ neniel helpus. Olavio ne interesiĝis pri pupoj. ŝi ne povus pli facile ekdormi, se ĉi havus pupon. Ŝi tute ne ' VOĈO DE ISLANDO

x

Voco de Islando

Direct Links

Hvis du vil linke til denne avis/magasin, skal du bruge disse links:

Link til denne avis/magasin: Voco de Islando
https://timarit.is/publication/2043

Link til dette eksemplar:

Link til denne side:

Link til denne artikel:

Venligst ikke link direkte til billeder eller PDfs på Timarit.is, da sådanne webadresser kan ændres uden advarsel. Brug venligst de angivne webadresser for at linke til sitet.