Voco de Islando - 01.04.1949, Side 9
deziris havi pupon. Ŝi intencis nur disŝiri la vestaĵojn de
ĝi kaj tute disŝiri ĝin raem por havigi flikaĵojn porvestaĵoj.
Kaj malgranda Sinjo premis la pupon al sia brusto pli
firme ol iam ajn antaŭe.
Sed kion fari? Olavio ne iru al la malbona loko. A1
malgranda Sinjo tio ŝajnis ĉiam pli kaj pli terura; ŝi sentis
ĉiam plian kaj plian timon je la penso.
Ŝi cldiris Patro-Nian kaj la Benvortojn kaj faris kruc-
signon antaŭ si. Pli multe ŝi ne estis lerninta. Kaj ŝi aldone
diris:
„Jesuo Kristo, faru tion por mi; ne igu ŝin iri en la mal-
bonan lokon. ■— Tiuokaze mi ĉiam eldiros Patro-Nian
vespere kaj ĉiam kondutos bone. Neniel ĝravas, ke ŝi min
malbone traktis, ke ŝi min piedpremis, ke ŝi min pribatis.
Igu ŝin ne tien iri, kvankam ŝi tion ĉi faris. Mi pardonas
ĉion ĉi al ŝi.“
Sed tute ne estis certe, ke Jesuo Kristo kapblos mal-
helpi, ke Olavio iru en la malbonan lokon. Li ja ne loĝas
malsupre en la tero.----Sed la malbelulaĉo loĝas mal-
supre en la tero. Tion ŝi ofte aŭdis. Kaj ankaŭ ŝi mem lin
aŭde rimarkis, kiam ŝi iris ĉiprintempe suden al la tertruo.
Tiam ŝi aŭdis lin de tre malproksime malsupre. Li
diris „gol-l, gol-l,“ ĉiam tion ĉi ripetadis. Kaj ŝi terure
ektimis kaj kuris hejmen kaj rakontis ĉion al la servis-
tinoj. Kaj la servistinoj al ŝi diris ke plej verŝajne tio
estis la malbelulaĉo kaj ke plej bone por ŝi estas neniam
plu iri al la tertruo.--Kaj la malbelulaĉo, kiu loĝas
malsupre en la tero, posedas ĉiujn malbonajn homojn,
kiam ili estas venintaj en la tombon, kaj venigas ilin al
sia hejmo. — Tion ĉi Olavio mem rakontis al ŝi. — Kia-
maniere do povus Jesuo Kristo helpi al Olavio?
Denove pliiĝis la timego de malgranda Sinjo. Denove
ŝi forgesis sian pupon, rulis sin de unu flanko sur alian
en la lito, eĉ eksidis kaj atente aŭskultis la spiradon kaj
ronkadon de la gedormantoj en la dormejo, kvazaŭ ŝi
intencus de ili aŭdi, kion fari.
Ŝi denove kuŝiĝis, ĉirkaŭpremis la pupon, puŝis sin kiel
eble plej profunde en la liton kaj tiris la kovrilon super
la kapon. Sed ekdormi ŝi ne povis. Ŝi ne trovis ian ajn
rimedon certigi sin en la pripensado, kia malfeliĉo estus
por Olavio, se la malbelulaĉo ŝin forprenus malsupren en
la teruran varmegon, kaj se ŝi neniel povus iam ajn
ekdormi kaj absolute neniam eliri.
Post longa penado ŝi ekrememoris la Pasionan Kanti-
karon. Gunjo ja diris al ŝi ke ĝi estas metata sur la bruston,
por ke malbonaj spiritoj ne povu veni al oni. Sed ĝi ne
estis metita sur la bruston de Olavio en la ĉerko. La dom-
anoj kantis el ĝi kaj poste ĝi estis metata sur breton super
ŝia lito.
Nun ŝi komprenis, kion fari, por ke la malbelulaĉo ne
povu veni al Olavio en la tombo, sed Jesuo Kristo povu
trovi ian rimedon venigi ŝin al si.
ŝi eliĝis el la lito, tre kviete, por ke Gunjo ne vekiĝu.
Kaj ŝi senbrue ŝteliris tra la dormejo kaj en la ĉambron
de Olavio, kiu nun estis senhoma, kaj vekis neniun. ŝi
grimpis sur ŝian liton kaj streĉis sin al la breto por la
Pasiona Kantikaro. Post momento ŝi estis alportinta ĝin
en la gastoĉambron.
Tukaĵo kovris la ĉerkon. Malgranda Sinjo ĝin fortiris.
Tie kuŝis Olavio portanta subvestaĵojn. La manoj trovis
sin kruce malsupre de la brusto. Bluruĝaj ili ne plu estis,
sed blublankaj. Malgranda Sinjo ilin tute ne timis.
Ŝi metis la libron supre ĉe la manoj.
La jam leviĝinta suno printempa enbrilis tra la gasta-
ĉambra fenestro kaj ĵetis la saman radion sur la blondan
kapeton de malgranda Sinjo kaj sur la blublankajn man-
ojn de Olavio. ĉar Dio igas sian sunon brili sur bonul-
ojn kaj malbonulojn.
Gunjo ekmoviĝis en la lito, kiam malgranda Sinjo ŝin
tuŝis per siaj malvarmegaj piedoj, sed ne plene vekiĝis. Kia
ĝuo por malgranda Sinjo veni en la varmon. Kaj nun ŝi
trankvile ekdormis kun la pupo inter la brakoj.
E1 islanda lingvo tradukis Ĝlafur E>. Kristjansson.
- ANEKDOTOJ -
SUR MALNOVA TOMBŜTONO:
Larmoj ne povas
revoki vin al vivo.
Multajn plorgutojn
verŝas mi, edzino.
---O----
KANDIDATO por parlamento faris paroladon en mal-
varma vetero sub libera ĉielo. Poste li turnis sin amike al
iu el la aŭskultintoj kaj diris afable:
„Terura malvarmo estas hodiaŭ. La vortoj glaciiĝis sur
miaj lipoj.“
„Kiam degelos, fariĝos tie malbela kotaĵo,“ respondis
seke la alia.
EN LA PARLAMENTO okazis antaŭ multaj jaroj dum
parolado de certa deputito, ke alia parlamentano flustre
diris al sia apudsidanto:
„Estas strange, ke la parolanto havas blankan barbon sur
la lipoj, sed nigran hararon sur la kapo, preskaŭ sen ia
grizaĵo.“
„Nenia miro,“ respondis la alia same flustre, „lian tutan
vivon li ĉiam uzis la buŝon, sed neniam la kapon.“
BOPATRO PRI LIA BOFILO: Estas ja diferenco inter la
bona dio kaj bofilo mia: La unua faris ĉion el nenio, la dua
faras ĉion al nenio.
VOCO DE ISLANDO.
Adreso: Federacio de Islandaj Esperantistoj, Poŝtkesto 1081,
Reykjavik, Islando.
Redaktoroj: Olafur L. Kristjansson kaj Arni BoSvarsson.
Aperas kvaronjare. — Abono en Islando: 20 kronoj.
Represo aŭ traduko permesataj, kondiĉe ke ni ricevu al-
menaŭ du ekzemplerojn de ili.
Presejo: Prentverk GuSmundar Kristjanssonar, Reykjavik.
VOĈO DE ISLANDO
7