Voco de Islando - 01.04.1949, Qupperneq 9

Voco de Islando - 01.04.1949, Qupperneq 9
deziris havi pupon. Ŝi intencis nur disŝiri la vestaĵojn de ĝi kaj tute disŝiri ĝin raem por havigi flikaĵojn porvestaĵoj. Kaj malgranda Sinjo premis la pupon al sia brusto pli firme ol iam ajn antaŭe. Sed kion fari? Olavio ne iru al la malbona loko. A1 malgranda Sinjo tio ŝajnis ĉiam pli kaj pli terura; ŝi sentis ĉiam plian kaj plian timon je la penso. Ŝi cldiris Patro-Nian kaj la Benvortojn kaj faris kruc- signon antaŭ si. Pli multe ŝi ne estis lerninta. Kaj ŝi aldone diris: „Jesuo Kristo, faru tion por mi; ne igu ŝin iri en la mal- bonan lokon. ■— Tiuokaze mi ĉiam eldiros Patro-Nian vespere kaj ĉiam kondutos bone. Neniel ĝravas, ke ŝi min malbone traktis, ke ŝi min piedpremis, ke ŝi min pribatis. Igu ŝin ne tien iri, kvankam ŝi tion ĉi faris. Mi pardonas ĉion ĉi al ŝi.“ Sed tute ne estis certe, ke Jesuo Kristo kapblos mal- helpi, ke Olavio iru en la malbonan lokon. Li ja ne loĝas malsupre en la tero.----Sed la malbelulaĉo loĝas mal- supre en la tero. Tion ŝi ofte aŭdis. Kaj ankaŭ ŝi mem lin aŭde rimarkis, kiam ŝi iris ĉiprintempe suden al la tertruo. Tiam ŝi aŭdis lin de tre malproksime malsupre. Li diris „gol-l, gol-l,“ ĉiam tion ĉi ripetadis. Kaj ŝi terure ektimis kaj kuris hejmen kaj rakontis ĉion al la servis- tinoj. Kaj la servistinoj al ŝi diris ke plej verŝajne tio estis la malbelulaĉo kaj ke plej bone por ŝi estas neniam plu iri al la tertruo.--Kaj la malbelulaĉo, kiu loĝas malsupre en la tero, posedas ĉiujn malbonajn homojn, kiam ili estas venintaj en la tombon, kaj venigas ilin al sia hejmo. — Tion ĉi Olavio mem rakontis al ŝi. — Kia- maniere do povus Jesuo Kristo helpi al Olavio? Denove pliiĝis la timego de malgranda Sinjo. Denove ŝi forgesis sian pupon, rulis sin de unu flanko sur alian en la lito, eĉ eksidis kaj atente aŭskultis la spiradon kaj ronkadon de la gedormantoj en la dormejo, kvazaŭ ŝi intencus de ili aŭdi, kion fari. Ŝi denove kuŝiĝis, ĉirkaŭpremis la pupon, puŝis sin kiel eble plej profunde en la liton kaj tiris la kovrilon super la kapon. Sed ekdormi ŝi ne povis. Ŝi ne trovis ian ajn rimedon certigi sin en la pripensado, kia malfeliĉo estus por Olavio, se la malbelulaĉo ŝin forprenus malsupren en la teruran varmegon, kaj se ŝi neniel povus iam ajn ekdormi kaj absolute neniam eliri. Post longa penado ŝi ekrememoris la Pasionan Kanti- karon. Gunjo ja diris al ŝi ke ĝi estas metata sur la bruston, por ke malbonaj spiritoj ne povu veni al oni. Sed ĝi ne estis metita sur la bruston de Olavio en la ĉerko. La dom- anoj kantis el ĝi kaj poste ĝi estis metata sur breton super ŝia lito. Nun ŝi komprenis, kion fari, por ke la malbelulaĉo ne povu veni al Olavio en la tombo, sed Jesuo Kristo povu trovi ian rimedon venigi ŝin al si. ŝi eliĝis el la lito, tre kviete, por ke Gunjo ne vekiĝu. Kaj ŝi senbrue ŝteliris tra la dormejo kaj en la ĉambron de Olavio, kiu nun estis senhoma, kaj vekis neniun. ŝi grimpis sur ŝian liton kaj streĉis sin al la breto por la Pasiona Kantikaro. Post momento ŝi estis alportinta ĝin en la gastoĉambron. Tukaĵo kovris la ĉerkon. Malgranda Sinjo ĝin fortiris. Tie kuŝis Olavio portanta subvestaĵojn. La manoj trovis sin kruce malsupre de la brusto. Bluruĝaj ili ne plu estis, sed blublankaj. Malgranda Sinjo ilin tute ne timis. Ŝi metis la libron supre ĉe la manoj. La jam leviĝinta suno printempa enbrilis tra la gasta- ĉambra fenestro kaj ĵetis la saman radion sur la blondan kapeton de malgranda Sinjo kaj sur la blublankajn man- ojn de Olavio. ĉar Dio igas sian sunon brili sur bonul- ojn kaj malbonulojn. Gunjo ekmoviĝis en la lito, kiam malgranda Sinjo ŝin tuŝis per siaj malvarmegaj piedoj, sed ne plene vekiĝis. Kia ĝuo por malgranda Sinjo veni en la varmon. Kaj nun ŝi trankvile ekdormis kun la pupo inter la brakoj. E1 islanda lingvo tradukis Ĝlafur E>. Kristjansson. - ANEKDOTOJ - SUR MALNOVA TOMBŜTONO: Larmoj ne povas revoki vin al vivo. Multajn plorgutojn verŝas mi, edzino. ---O---- KANDIDATO por parlamento faris paroladon en mal- varma vetero sub libera ĉielo. Poste li turnis sin amike al iu el la aŭskultintoj kaj diris afable: „Terura malvarmo estas hodiaŭ. La vortoj glaciiĝis sur miaj lipoj.“ „Kiam degelos, fariĝos tie malbela kotaĵo,“ respondis seke la alia. EN LA PARLAMENTO okazis antaŭ multaj jaroj dum parolado de certa deputito, ke alia parlamentano flustre diris al sia apudsidanto: „Estas strange, ke la parolanto havas blankan barbon sur la lipoj, sed nigran hararon sur la kapo, preskaŭ sen ia grizaĵo.“ „Nenia miro,“ respondis la alia same flustre, „lian tutan vivon li ĉiam uzis la buŝon, sed neniam la kapon.“ BOPATRO PRI LIA BOFILO: Estas ja diferenco inter la bona dio kaj bofilo mia: La unua faris ĉion el nenio, la dua faras ĉion al nenio. VOCO DE ISLANDO. Adreso: Federacio de Islandaj Esperantistoj, Poŝtkesto 1081, Reykjavik, Islando. Redaktoroj: Olafur L. Kristjansson kaj Arni BoSvarsson. Aperas kvaronjare. — Abono en Islando: 20 kronoj. Represo aŭ traduko permesataj, kondiĉe ke ni ricevu al- menaŭ du ekzemplerojn de ili. Presejo: Prentverk GuSmundar Kristjanssonar, Reykjavik. VOĈO DE ISLANDO 7

x

Voco de Islando

Direct Links

Hvis du vil linke til denne avis/magasin, skal du bruge disse links:

Link til denne avis/magasin: Voco de Islando
https://timarit.is/publication/2043

Link til dette eksemplar:

Link til denne side:

Link til denne artikel:

Venligst ikke link direkte til billeder eller PDfs på Timarit.is, da sådanne webadresser kan ændres uden advarsel. Brug venligst de angivne webadresser for at linke til sitet.