Voco de Islando - 01.04.1949, Side 10
HARINGO, daŭrigo.
Metodoj fabriki la kaptitajon.
En nordislanda urbeto, SiglufjorSur (— fjordo de masto),
oni kutime fabrikas kvar kvinonojn de la haringokapti-
taĵo ĉe la bordoj de Islando.
Fabrikotaĵon oni pumpas el ŝipoj en la fabrikejojn, kie
maŝinoj unue distranĉas la haringon, kaj poste muelas la
fiksajn elementojn kaj elfandas la grason. La muelon oni
poste sekigas per varma, maŝinefarita blovo kaj fine
eksportas aŭ vendas ĝin kiel sterkon aŭ bruto-nutraĵon al
la farmistoj. Oleon fanditan el la haringo specialaj maŝ-
inoj purigas kaj enbareligas.
Kiam haringo devas esti peklata, peklistinoj devas per-
mane enbareligi kaj sali ĉiun individuan haringon. Frost-
igitan haringon oni preskaŭ nur uzas por logaĵo. E1 Is-
lando oni eksportis iom da frostigita haringo, ĉefe al
Germanujo. Ĉiujare la islandanoj uzas 50—60 mil barelojn
da haringo por logaĵo. Ankaŭ oni iom konfitas islandan
haringon, kio nepre havos sian gravecon por la popol-
ekonomio de Islando. Tamen oni ne multon faris por
konigi al la ekstera mondo tiel fabrikitan haringon. Sed
la oleofabrikadb ĉiam restas la plej grava fabrikmetodo de
haringo kaj donas al la islanda popolo plej grandajn
enspezojn. Jen tabelo pri la faktoro de haringo en la eks-
porto de Islando:
Enŝipigante la haringon.
Haringajoj eksportitaj el Islando dum kelkaj jaroj:
Procentoj
Jaro Frostigita haringo Haringo-oleo Salita haringo el ja
Mil kilo- Prezo laŭ Mil kilo-
gramoj mil islandaj gramoj
kronoj
1912 1.625
1915 1.307
1920 945
1925 2.701
1929 6.346
1932 18 1 9.837
1935 44 6 7.760
1936 712 86 15.156
1937 20 4 20.549
1938 82 19 22.827
1939 1.351 121 17.367
1940 22.435
1941 181 40 27.762
1942 14 10 26.526
1943 15 15 29.970
1944 50 35 26.430
1945 1.089 1.502 13.888
1946 48 55 17.534
1947 867 446 20.527
Prezo laŭ Mil kilo- Prezo laŭ tuta isl.
mil islandaj gramoj mil islandaj eksporto
kronoj kronoj laŭ prezo
460 120 1,897 H%
810 34.917 12.675 34%
673 15.558 6.445 12%
1.731 20.135 9.359 15%
2.801 13.873 4.829 13%
1.598 25.273 4.890 12%
1.782 15.009 6.086 18%
5.220 25.654 7.060 29%
8.315 20.456 5.932 33%
5.639 32.867 9.595 33%
6.310 27.119 11.486 33%
12.652 3.801 2.762 19%
14.247 7.575 6.167 14%
20.979 4.724 5.621 17%
27.159 3.164 4.825 16%
26.052 1.969 3.651 17%
13.543 11.454 16.896 13%
26.788 15.866 27.971 22%
51.799 6.604 13.221 27%
Pli da haringo certe povas esti pli
grava faktoro en la mondekonomio ol
ĝi nun estas, kaj se la popoloj iam
povos unuiĝi, multaj malsatuloj povos
esti satigataj per haringaĵoj.
Libroj pri la afero: FriSriksson, Arni:
NorSurlandssildin, kun angla resumo,
SiglufirSi 1944; Eydal, Astvaldur: Havets
silver (svedalingve), Stockholm 1945; Sama
libro, islanda eldono, Silfur hafsins,
Reykjavik 1948; Hagskyrslur Islands,
Verzlunarskyrslur kaj Fiskiskyrslur og
hlunninda, kun francaj resumoj, Statisti-
que de 1’Islande (du Commerce, de la
Peche, de la Chasse aux Phoques et de
1’oisellerie).
Arni BoSvarsson.
(Kliŝojn por bildoj kun tiu ĉi artikolo
pruntis la revuo Vinnan).
8
VOĈO DE ISLANDO