Voco de Islando - 01.04.1949, Qupperneq 10

Voco de Islando - 01.04.1949, Qupperneq 10
HARINGO, daŭrigo. Metodoj fabriki la kaptitajon. En nordislanda urbeto, SiglufjorSur (— fjordo de masto), oni kutime fabrikas kvar kvinonojn de la haringokapti- taĵo ĉe la bordoj de Islando. Fabrikotaĵon oni pumpas el ŝipoj en la fabrikejojn, kie maŝinoj unue distranĉas la haringon, kaj poste muelas la fiksajn elementojn kaj elfandas la grason. La muelon oni poste sekigas per varma, maŝinefarita blovo kaj fine eksportas aŭ vendas ĝin kiel sterkon aŭ bruto-nutraĵon al la farmistoj. Oleon fanditan el la haringo specialaj maŝ- inoj purigas kaj enbareligas. Kiam haringo devas esti peklata, peklistinoj devas per- mane enbareligi kaj sali ĉiun individuan haringon. Frost- igitan haringon oni preskaŭ nur uzas por logaĵo. E1 Is- lando oni eksportis iom da frostigita haringo, ĉefe al Germanujo. Ĉiujare la islandanoj uzas 50—60 mil barelojn da haringo por logaĵo. Ankaŭ oni iom konfitas islandan haringon, kio nepre havos sian gravecon por la popol- ekonomio de Islando. Tamen oni ne multon faris por konigi al la ekstera mondo tiel fabrikitan haringon. Sed la oleofabrikadb ĉiam restas la plej grava fabrikmetodo de haringo kaj donas al la islanda popolo plej grandajn enspezojn. Jen tabelo pri la faktoro de haringo en la eks- porto de Islando: Enŝipigante la haringon. Haringajoj eksportitaj el Islando dum kelkaj jaroj: Procentoj Jaro Frostigita haringo Haringo-oleo Salita haringo el ja Mil kilo- Prezo laŭ Mil kilo- gramoj mil islandaj gramoj kronoj 1912 1.625 1915 1.307 1920 945 1925 2.701 1929 6.346 1932 18 1 9.837 1935 44 6 7.760 1936 712 86 15.156 1937 20 4 20.549 1938 82 19 22.827 1939 1.351 121 17.367 1940 22.435 1941 181 40 27.762 1942 14 10 26.526 1943 15 15 29.970 1944 50 35 26.430 1945 1.089 1.502 13.888 1946 48 55 17.534 1947 867 446 20.527 Prezo laŭ Mil kilo- Prezo laŭ tuta isl. mil islandaj gramoj mil islandaj eksporto kronoj kronoj laŭ prezo 460 120 1,897 H% 810 34.917 12.675 34% 673 15.558 6.445 12% 1.731 20.135 9.359 15% 2.801 13.873 4.829 13% 1.598 25.273 4.890 12% 1.782 15.009 6.086 18% 5.220 25.654 7.060 29% 8.315 20.456 5.932 33% 5.639 32.867 9.595 33% 6.310 27.119 11.486 33% 12.652 3.801 2.762 19% 14.247 7.575 6.167 14% 20.979 4.724 5.621 17% 27.159 3.164 4.825 16% 26.052 1.969 3.651 17% 13.543 11.454 16.896 13% 26.788 15.866 27.971 22% 51.799 6.604 13.221 27% Pli da haringo certe povas esti pli grava faktoro en la mondekonomio ol ĝi nun estas, kaj se la popoloj iam povos unuiĝi, multaj malsatuloj povos esti satigataj per haringaĵoj. Libroj pri la afero: FriSriksson, Arni: NorSurlandssildin, kun angla resumo, SiglufirSi 1944; Eydal, Astvaldur: Havets silver (svedalingve), Stockholm 1945; Sama libro, islanda eldono, Silfur hafsins, Reykjavik 1948; Hagskyrslur Islands, Verzlunarskyrslur kaj Fiskiskyrslur og hlunninda, kun francaj resumoj, Statisti- que de 1’Islande (du Commerce, de la Peche, de la Chasse aux Phoques et de 1’oisellerie). Arni BoSvarsson. (Kliŝojn por bildoj kun tiu ĉi artikolo pruntis la revuo Vinnan). 8 VOĈO DE ISLANDO

x

Voco de Islando

Direct Links

Hvis du vil linke til denne avis/magasin, skal du bruge disse links:

Link til denne avis/magasin: Voco de Islando
https://timarit.is/publication/2043

Link til dette eksemplar:

Link til denne side:

Link til denne artikel:

Venligst ikke link direkte til billeder eller PDfs på Timarit.is, da sådanne webadresser kan ændres uden advarsel. Brug venligst de angivne webadresser for at linke til sitet.